>> Mireja: >> Li estas konata (eĉ internacie) sub la >> momo "Jean Ferrat" (Ĵan Fera), tiu nomo estas sia propraĵo kaj >> publikigi en la esperanta Vikipedio paĝon pri li, titolitan "Johano >> Ferato" estas skandalo.
> Sergio: > Ĉu trovi la transskribitan nomon de Leono Tolstoj en la franca aŭ > esperanta Vikipedioj ne estas egala skandalo? > > Esperante ni trovas "Tolstoj" > http://eo.wikipedia.org/wiki/Lev_Tolstoj > > France ni trovas "Tolstoï" > http://fr.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9on_Tolsto%C3%AF > > Angle "Tolstoy". Ktp. > > Kial ili ĉiuj ne uzas la sole ĝustan formon "Толстой", kia ... "estas > apartenaĵo de ĉiu individuo"? Necesas distingi inter la esperanta vikipedia paĝo kaj la aliaj. Se viaj samlandanoj opinias ke la esperanta vikipedia paĝo devas prezenti lin sub la formo "Толстой" la paĝo tiel devas esti prezentita. En Francio li estas konata sub la formo "Léon Tolstoï" kaj tiel troviĝas en niaj enciklopedioj kaj vortaroj do normale estas ke la franca paĝo en vikipedio estas titoligita francmaniere. Tamen aldoninde estas la kirila skribo kaj ĝi ja estas menciita en la franca paĝo. Mireja
