On 16.03.10 13:11, Renato Corsetti wrote:
> Teodoro Sankaro:
>
>> En la ekzemplo de "Xynthia", eĉ latinliteraj lingvoj kiuj ne uzas "x"
>> literumas "Xynthia" kaj ne "Ksintia". Do laŭ mi, Esperanto ankaŭ devus
>> uzi tiun literumadon. Sed ni ne havas oficialajn regulojn, do ni devas
>> nur atendi kaj vidi kion la parolantaro elektas.
>>
> Ni havas oficialan regulon. En la anglalingva versio de la Fundamento:
> "Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters".
En tiu regulo temas pri elparolo, ne pri esperantigo de alilingvaj
propraj nomoj.
> La fakto ke latinalfabetaj lingvoj sekvas alian regulon, ne devus
> principe koncerni Esperanton, kiu estas tutmonda lingvo, ankaŭ por tiuj,
> kiuj uzas aliajn alfabetojn.
Sed esperantistoj efektive sekvas tiun saman regulon, kvankam ĝi ne
estas oficiala. Por antikvaj, mitologiaj, aŭ fabelaj personoj, aŭ por
kelkaj grandaj urboj, ekzistas esperantigita formo. Sed plejparte
esperantistoj simple gardas la literumadon de la fonta lingvo (se temas
pri latinlitera lingvo). (Almenaŭ tiel ŝajnas al mi.)
Pri personaj nomoj de esperantistoj ekzistas akademia rekomendo:
***
1-e) La Akademio agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas esperantigi sian nomon laŭ
sia bontrovo. Ĉiu rajtas ankaŭ elekti pseŭdonimon aŭ plumnomon por si.
2-e) La Akademio ankaŭ agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas konservi sian
aŭtentan nomon laŭ la originala ortografio, se nur ĝi estas skribita per
Latinaj literoj.
Li tiam devas toleri, ke la specialaj supersignoj aŭ aliaj signoj de lia
lingvo eventuale malaperos; ankaŭ ke lia nomo estos prononcita en alia
maniero ol en lia lingvo.
3-e) Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en la
originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:
* q kiel k; kaj qu kiel kv.
* w kiel v en nomoj de Germana aŭ Pola deveno; ankaŭ de Nederlanda
deveno.
* w kiel la w de la Internacia Fonetika Alfabeto, por ĉiuj aliaj
lingvoj.
* x kiel ks.
* y kiel j, se antaŭ aŭ post vokalo.
* y kiel i en aliaj okazoj.
4-e) La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj
skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la
Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn laŭ
kutimoj de aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla aŭ la Franca; sed
povas esti ankaŭ laŭ la preskribo de la oficiala Latina transskribo por
la koncerna nacia lingvo (kazo de la Ĉina kaj de aliaj).
5-e) La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron
ŝanĝi aŭ transskribi sian nomon eĉ skribe. Propra nomo estas apartenaĵo
de ĉiu individuo.
***
Sed "Xynthia" estas nomo donita de germana universitato al vetera
okazaĵo - ne temas pri persona nomo, do la rekomendo ne aplikiĝas.
Tamen, se ne konservas la literumadon kaj aplikas la elparolon de la
tria parto de la rekomendo, ĝi estus prononcita "Ksintia" - do kiel iuj
jam rekomendus literumi ĝin. Ŝajnas ke ĉiuj akordas pri la elparolo.
Do temas pri la literumado de tiu nomo (kaj similaj nomoj) kaj ne pri la
elparolo.