>> Teodoro Sankaro:
> > Propra nomo estas apartenaĵo
> > de ĉiu individuo.

Vi tute pravas. Kiel mi kutime diras:
"Se oni vokas min "Antono" kiam mi promenas en la strato, memkompreneble mi ne 
turnigxas" :)


> Do temas pri la literumado de tiu nomo (kaj similaj nomoj) kaj ne pri la
> elparolo.
>
> >Renato Corsetti
> Mi reinsistas ke skribado kaj elparolado en Esperanto estas ligitaj: 
> Every word is to be read exactly as written.

Jes ja! Sed en ESPERANTO. "Antonio" estas itala aux hispana nomo, ne 
esperanta. Do, se vi volas esperantigi gxin laux la literumado, vi devas 
skribi "Antonjo"... kaj ne "Antonio" (kiu laux la esperanta akcentado sonas 
kiel Antoni'o)... do ankaux laux la sono... male mi ne turnigxos. :)
Tiamaniere, ankaux en Esperanto vi legas precize kiel vi skribas... kaj mi 
povas ecx turnigxi. :)

Memkompreneble, estas necese esperantigi (kaj ne nur literumi) nomojn de 
elstaruloj... kiel "Julius Caesar", "Plautus", "Sabin", "Ghandi", "Galileo 
Galilei", "Celsius", "Kelvin", "Nietzsche", "Shinmen Takezo alinome Miyamoto 
Bennosuke alinome Miyamoto Musashi", "Edward Alexander "Alistar" Crowley" 
(kompreneble kiel montogrimpisto) k.t.p. :)
Tio necesas cxefe pro adjektiva formo.
Tamen "Nino il meccanico" (Jocxjo la mekanikisto) ne necesas a-vorton. :)

Gxis

Antonio Codazzi

Rispondere a