--- On Thu, 22/4/10, Manuel Giorgini wrote:

[...]

> Mi ligas konvinki al ideo "igi iun opinii" kaj persvadi al "igi iun
> emi".

> En la itala lingvo ekzistas du apartaj verboj sed mi ne sukcesus
> trovi nunmomente ekzemplon de "minimuma paro" da frazoj, kiuj povus
> oferti klaran distingon inter la verboj.

La diferenco konsistas en tio, ke oni povas persvadi sen konvinki.
Krome, persvado (do, "persvadi" estas ĉefe daŭrverbo), dum "konvinko"
estas stato ("konvinki" estas precipe rezultverbo).  Tamen Esperanto
ofte konfuzas la aspektojn (ruse, kompreneble, estas 4 verboj: po du
aspektoj por ambaŭ).

Platono/Homero en la traduko de Broadribb diras:


,----
| Oni povas PERSVADI la diojn per preĝo,
| per oferoj kaj mildigaj votaĵoj,
| oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj
| kiam iu mispaŝas kaj pekas.
`----

Mi ne povas imagi ĉi tie "konvinki".

> Mi tamen donu ekzemplon per la anglalingvaj adjektivoj, convincing
> kaj persuasive. Mi dirus ke iu afero estas convincing, kiam tio
> ŝanĝas (aŭ plifortigas) mian opinion pri io.

Jes.

> Mi dirus ke io estas persuasive, kiam tio ŝanĝas (aŭ plifortigas)
> mian emon, aŭ volon, al io.

Ekz-e pistolo, herezula ŝtiparo, torturo aŭ mono povas esti tre
PERSVADAJ argumentoj por igi iun konsenti pri io -- eĉ se ili estas
neniom KONVINKAJ, eĉ se ili nenion ŝanĝas en oniaj KONVINKOJ.

-- 
Sergio



      

Rispondere a