>> Mireja: >> Miaopinie "Mia edzino pli kaj pli plendas" kaj "Mia edzino ĉiam pli >> plendas" devenas de la konfuzo inter "pli" kaj "plu" ĉar, ekzemple, la >> franca havas por ambaŭ nur unu vorto "plus".
> Antonio: > Mi ne povas erari pro la franca aux pro mia lingvo. En la itala lingvo > ekzistas > nur "cxiam pli". Ankaux en la itala ekzistas unu vorto por "pli/plu", tamen > en cxiu kazo, tio ne influas. Fakte, ni ne distingas ankaux inter "plu kaj > plu", "cxiam plu", "pli kaj pli" kaj "cxaim pli". Supozeble vi celis, "itallingve oni ne distingas..." > Do, mi ekstraktis ilian uzon nur legante verkajxojn en Esperanto. > Do, mi rimarkis ke la verkistoj ne uzas "pli kaj pli" kaj "cxaim pli" tute > hazarde. Bone. Kiel mi jam skribis ambaŭ ni pravas, vi trovis iun aspekton ĉe la diferenco kaj mi trovis alian. Kaj ne estas klara kontraŭdiro inter ni, ni reagis malsame al la demando de Kurt, tio ne signifas ke unu pravas kaj la alia malpravas. Kial daŭrigi la diskuton kaj ĵeti en la diskuton vortojn kiel "Dio" kaj "telepatio"? Antonio, ni konsentas ke estas semantika diferenco inter "pli kaj pli" kaj "ĉiam pli", niaj rigardoj al la diferenco paralelas kaj diverĝas nur pro la perspektivo :-). Ĉion bonan al vi, mi ne plu diskutos pri la plia-aĵoj, la ĉiam-aĵoj kaj la plu-aĵoj. Dankon pro via partopreno al la diskuto. Mireja