On 01.06.10 01:00, f_sophia wrote: > Pri "Dio"... malbonsxance, en Esperanto ne ekzistas respondan vorton de la > itala "magari". La vortaro de Minnaja tradukas tiun esprimon kiel "Dio > volu". > Do, mi intencis diri (itallingve) "MAGARI!... ma solo se sarò abbastanza > benmesso". > > Pri "magari/dio volu", mi serioze/sxerce proponis (sed mi ne estas la unua) > antaux longe la vorton "magaraux" (t.e. la sama sxablono > de "ankoraux", "ankaux", "preskaux", "kvazaux" k.t.p.) tial ke oni ne > nomas "Dio"-n... cxar iu ajn povas tute prave indigniĝi pro "nenecesa" kaj > vana uzo de tiu nomo. > (Laux la dek ordonoj, la 2a por la kristanoj kaj la 3a por la judoj > estas "ne > nomu Dion vane", cxu ne?).
> Cxiukaze "magaraux" estus bona solvo, tamen, pormomente, gxi ne estas > esperanta vorto. Sed kial preni la italan vorton? Kial ne la grekan originan "makarios" (kiu tamen ŝajne ne uziĝas same)? Kial ne la hispanan "ojala"? Aŭ la portugalan "oxala"? Aŭ la araban originan de tiuj, "inŝ'allah"? Ĉiuj pli-malpli signifas same, "se Dio volas" aŭ "Dio volu ke". Do ni povus egale bone preni Esperantan vojon kaj diri "divole". "Divole! Se nur mi estus sufiĉe bonfarta!" (pli pesimisme) "Divole mi estos sufiĉe bonfarta!" (pli optimisme) > Malgraux tio, ni devas konsideri ke "dio" en Esperanto estas > ankaux "Zeuxso", "Plutono", k.t.p. Sed tiel ankaŭ la angla "god", franca "dieu", portugala "deus", hispana "dios", itala "dio", finna "jumala", ktp. Se kunteksto sufiĉas por distingigi, kial ni bezonas apartan vorton por la jud-kristana Dio? Mi eĉ ne komprenas kial islamanoj plurlingve insistas pri alprunto de araba "Alaho" - tio volas diri "la Dio". Laŭ ilia propra kredo, temas pri la sama Dio kiun havas ankaŭ la judoj kaj kristanoj. Kaj eĉ arabe la sama baza vorto (sen artikolo) estas uzata por la dioj adoritaj de la araboj antaŭ la apero de Muhamad. Kaj verŝajne estus uzita ankaŭ por la grekaj dioj.