Mi legis tre supraĵe la mesaĝojn pri “magaraŭ”. Magaraŭ (=eble) temas nur pri ŝerca propono. Fakte en la itala “magari” havas kelkajn signifojn:
Kiel ekkria vorto ĝi esprimas deziron, bondeziron, eventuale ankaŭ bedaŭron pri io, kio ne povas okazi: “Ĉu vi ferius kun ni?” “Tre volonte!/Dio volu tion!” , “Ho kiel bele estus, se mi tiam havus tiun monon!”. Adverbe ĝi esprimas komparojn de kelkaj specoj: “Prefere mi bruligos la libron, ol doni ĝin al ŝi!”. “ Mi aĉetos aŭtomonilon, eventuale eĉ per pruntita mono!” Ĝi ankaŭ esprimas la ideon “eble”: “Eble li ofendiĝis!”, “Eventuale temas nur pri ŝerca propono!”. Kompreneble mi pensas, ke oni ne enkonduku ĝin en Esperanto, en kiu la baza signifo estas, laŭ mi, esprimebla en pluraj manieroj, ekzemple “Tre volonte!”, “Kiel bele, se..”, ktp. Amike Renato