Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Tim: mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio? Nenio aparte ŝoka pri tio. Ĉi-kaze (aŭ ĉikaze) = en tiu ĉi kazo. Tamen klasike oni uzu okazo: en tiu ĉi okazo = ĉi(-)okaze. La vorto kazo havas origine nur signifon gramatikan, juran kaj medicinan. Sed multaj uzas ĝin nun pli vaste. Mi ne konsilas tion imiti, sed temas pri tre ofta nuntempa uzo, kaj tial mi tion ankaŭ ne kondamnas. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Tim skribis: Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Ni pripensu cxu -depende de la kunteksto, en kiu la termino estos uzata- ni ne simple petu asiston aux asistadon anstataux asistanto aux asistilo. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 12:14 Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote: En KL por wizard troviĝas agordilo: Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. Tio estas nemalbona, sed la Wizards de OOo havas pli vastan uzon, ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri agordado, do mi preferus eviti tiun terminon. La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions. Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi diskuton!). Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo! :o) Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: persono kies profesio estas asistado. Se ni preterlasas la stultaĵon de Redmond (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne? Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Tim PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio? - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto. Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis: On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote: Joop Eggen: Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo Mi uzis plurfoje Helpanto en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas Asistanto. Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni ekuzis la anglan vorton Wizard en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj simii ĉiun stultaĵon de Redmond. Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte, kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel Sorĉisto aŭ simila estus tute netaŭga. La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos wizard sed uzos Helpilo/Helpanto aŭ simile. Mi ĝis nun uzis simple Helpilon, sed fakte mi konsentas kun la propono de Bertilo uzi Helpanto, ĉar tio povus esti (sed ne nepre estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli personigita grafika helpilo. ___ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
En KL por wizard troviĝas agordilo: Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to-answer questions. t.e. helpa trajto de programaro kiu aŭtomatigas kompleksajn taskojn demandante al la uzanto serion da facilaj demandoj. Do ne nur por agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: persono kies profesio estas asistado. Se ni preterlasas la stultaĵon de Redmond (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne? Al mi ŝajnas ke helpanto estas pli taŭga. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
On 27 Mar 2006, at 00:37, Donald Rogers wrote: Ĝis nun ni havas: to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero) JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la individuajn vortojn) Ŝajnas bonaj al mi. touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto Mi neniam aŭdis tion, sed mi neniam diskutis touchpad-ojn esperante. :o) Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj ne vidas problemon kun ĝi. ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4? - punktojn (Bertilo) Certe. Window Manager - Fenestra Agordilo Mi ne certas pri tiu agordilo. Iuspeca regilo estus pli bona, ĉu ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj forigon de ĉiuj fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas agordado, sed io pli. Ĉu iu alia havas proponon? Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco Mi ĵus tradukis tion kiel Politiko pri Privateco. Ĉu problemo? Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Gian Piero skribis: Verŝajne blokiĝas donas pli trafan ideon pri panea situacio de absolute senmoviĝanta mekanismo. Jes, bonege! Kial mi ne pensis pri tiu vorto, kiun ni eĉ oftege uzas en nia propra lingvo! Dankon! Mi estas kontenta, ke vi trovis tiun belan solvon. Leo -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]