Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto. Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis: > On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote: > > Joop Eggen: > >> Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo > > > > Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize > > pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto". > > Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni > ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la > ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto > dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara > por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj > simii ĉiun stultaĵon de Redmond. > > Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte, > kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ > simila estus tute netaŭga. > > La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard" > sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile. > > Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la > propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre > estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli > "personigita" grafika helpilo.
___________________________________________________________ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
