Tim skribis:
Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ
la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke
ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de
"asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas,
ĉu ne?
Ni pripensu cxu -depende de la kunteksto, en kiu la termino estos uzata- ni
ne simple petu "asisto"n aux "asistado"n anstataux asistanto aux asistilo.
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: <[email protected]>
Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 12:14
Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote:
En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon agordi
programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".
Tio estas nemalbona, sed la "Wizards" de OOo havas pli vastan uzon,
ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan
prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri "agordado", do mi
preferus eviti tiun terminon.
La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila
sed pli ĝenerala:
"wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates
complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions."
Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la
angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja
rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj
lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi
diskuton!).
Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo! :o)
Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies profesio
estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de Redmond" (Tim) la
homecon malaperas, ĉu ne?
Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ
la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke
ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de
"asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas,
ĉu ne?
Tim
PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu
ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006
--
No virus found in this outgoing message.