Re: [eo-dev] Pri la x-konverto
Saluton, mi konfirmas povi senprobleme tajpi ĉapelitajn literojn sur miaj komputiloj. Jen bazo por iom da diskutado pri uzataj terminoj :-) Pattern = motivo - ŝablono Oni miksas la du en OOoEoTerminaro Ĉu ŝablono ne ĉiam signifas template? Interactive = interaktiva - interaga en \uui\source.po oni uzas interaktiva. Laŭ PIV kaj ReVo estu interaga. Ĉu? (ne aperas en OOoEoTerminaro) Graphics = grafiko - grafikaĵoj - bildoj La tri formoj aperas en OOoEoTerminaro, ĉu ni traduku graphics kiel grafiko kaj graph kiel grafikaĵo? (vidu http://reta-vortaro.de/revo/art/grafik.html#lng_en) Browser = TTT-legilo - retumilo, Web page = TTT-paĝo - retpaĝo Laŭ mi nuntempe retumilo estas pli kutima ol TTT-legilo kiel traduko por browser. Kaj retpaĝo pli kutima ol TTT-paĝo por Web page. En Komputeko troviĝas similaj tradukoj kun ret-: retejo, retkamerao, retelsendi (webcast), retseminario, retkesto (webmail), retservilo, retbutiko, retrevuo (webzine), retumejo (internet café), retkaptejo (hotspot), retpirato, retpoŝto, retmesaĝo, retumi, retbabili, retbabilejo, retbankumado, retlibrejo, retkomerco, reta lernado, retpoŝtilo, retkonekto, retumanto, retaliro, retkonekto, rettelefono, retservo, retmoroj, retland(an)o, enreta konservado (online storage) ;-) Mi citas ankaŭ Bertilo-n el Vikipedio: Per retumilo oni aliras la *Reton*(= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton, novaĵgrupojn kaj multajn aliajn aferojn. Per TTT-legilo oni aliras (principe) nur la TTT-on (la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto. Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple TTT-legilo, vere kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on. Access = atingi - aliri Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon aliri domon; li do konsilas ankaŭ por access uzi la tradukon aliri kaj ne atingi. Mi ne certas. Drag mode = ŝovmodo - ŝovreĝimo Mode ĉiam tradukiĝu kiel reĝimo, ĉu? Dummy = falsa - formala En OOoEoTerminaro aperas falsa. Sed dummy text ne estas falsa teksto, ĉu? KompLeks konsilas formala, ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis pli taŭgan alternativon) Global settings = malloka agordaro?? global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu? --- Cxu post / majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/Sxtato en \sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda, sed laŭ mi gravas elekti kaj unuecigi. --- Por fini, pri OOoEoTerminaro - ĉu estas aŭtomate kompilita listo? - ĉu mi rajtas en ĝi samkiel en la aliaj dosieroj fari modifojn (ekzemple anstataŭi retro per reen) kaj aldoni eventuale mankantajn terminojn? Amike, Yves 2007/5/10, Bertilo Wennergren [EMAIL PROTECTED]: Tim Morley: On 9 May 2007, at 14:31, Bertilo Wennergren wrote: Vi povas aldoni escepton por w kaj ankaŭ por c, ĉar apenaŭ iu ajn Esperanta vorto havas ĉapelan literon sekvatan de c. Tio ne solvos ĉion, sed almenaŭ iom kontribuos. Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita .sxxc. Mi celis, ke ni uzu ambaŭ. Kiam ni trovos tiajn okazojn en la tekstoj, ni aldonu la duan ikson por protekti. Sed en la konvertoprogramo povas tamen esti kelkaj protektaj esceptoj pri ...xw, ...xy, ...xq, ...xc, ...xz k.z., ĉar ni eble ialoke tamen estos forgesintaj aldoni la protektan duan ikson. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto
Mi konfirmas, ke mi tajpas ĉapelitajn literojn senprobleme. Via decido prokrasti la ĉapeligon de la tekstoj estas prudenta! Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: woensdag 9 mei 2007 23:43 Onderwerp: Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 9 May 2007, at 23:30, Joop Eggen wrote: Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ helpas. SVN certe helpus se estus problemo pri tio -- estas fakte tre malfacile perdi porĉiam ion en SVN-deponejo. Tamen por teknika kialo mi ŝatus konservi la x-ojn ankoraŭ dumtempe. Temas pri la kompilado: la unuaj kompiloj verŝajne estos iom malfacilaj, kaj mi ne volas krei pli da problemoj ol necesas. Se la tradukoj enhavas nur bazajn literojn, tio estas unu eventuala problemo tuj forigita. Post kiam la unuaj versioj ekzistas kaj ni testas ilin, tiam ni ĉapeligu la tekston kaj reprovu la kompiladon. Sed jen okazo por kontroli -- ĉu ĉiu membro de la skipo povas tajpi esperantajn literojn senprobleme per sia komputilo? Mi supozas, ke la respondo estas jesa, sed ŝatus havi konfirmon. Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGQk6A4qQfaYPSZYwRAq2EAJ4kB+kg9ZLCpebrrMXwJZwurJT7fACg/ji3 2esKW+Jdtg43z9ShoFnusIE= =eDCI -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.5.467 / Virus Database: 269.6.6/794 - Release Date: 8/05/2007 14:23 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Pri la x-konverto
Jen x-skriba escepto, kiun mi vidis: SXW... (StarOffice Writer formato laŭ mi). Atentu ankaŭ pri SxW. Joop Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen Sie´s mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail
Re: [eo-dev] Pri la x-konverto
-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 9 May 2007, at 13:12, Joop Eggen wrote: Jen x-skriba escepto, kiun mi vidis: SXW... (StarOffice Writer formato laŭ mi). Atentu ankaŭ pri SxW. Ho, jes, prave. :-\ Hieraŭ mi (re)malkovris alian -- mallongigo CI por chapter info, kiun mi ŝatus lasi kiel CXI kaj ne ĈI, por ke iu ajn uzanto povu tajpi ĝin. Mi ankoraŭ ne certas kie ĝi uziĝas, do tiu escepto eble ne bezonas esti escepto. Ĉiukaze, la via certe estas escepto, kaj ni devas trovi manieron eviti tiun ŝanĝon. Se mi kontrolus la sekvan signon, kaj farus la ŝanĝon al ĉapelo nur se ĝi ne estas 'W' aŭ 'w', mi kredas, ke tio devus funkcii... sed ne :o( ĉar estas ankaŭ .sxc, .sxi kaj aliaj. :o( Do, ni verŝajne devos trovi tiujn kazojn kaj ŝanĝi la tradukon al .sxxc aŭ ion similan, kaj mi modifos mian skripton por detekti la 'xx'. Dankon pro la atentigo. Bonvolu rememorigi min tiam, kiam ni ekforigas la x-ojn! Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGQcnK4qQfaYPSZYwRAowfAJ9mj2/ge17pArlmpPkEsdNLV14xwwCg5u+s +Ihk/skSLHXuOd8QBycJhvw= =lLVp -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
AW: [eo-dev] Pri la x-konverto
De: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita .sxxc. Mi ankaŭ jam pripensis pri xx por kompletigi la x-skribon. Tamen kontraŭe al LaunchPad, ni nun laboras per limigita skipo, kaj probable per iu po-redaktilo. Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ helpas. Do, ĉu ne meritus rekonsideri ĉu uzi jam ĉapelitajn literojn? Bonvolu, mi ne povas juĝi ĉi tiun aferon. En la pasinteco estis oftaj problemoj, mi komprenis. Eble ankaŭ iu tradukas je sia laborloko kaj nur povas uzi la x-manieron. La tradukado mem progresas (la 200-a versio ĵus estas konservita). Restas nur iomete de la fintradukado, kaj kontrollegado (se oni ne konsideras la help-tekstojn). Kaj certe terminologia kaj tradukstila diskutado povas ankoraŭ okazi en ĉi tiu dissendolisto. Joop __ Yahoo! Clever: Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen. www.yahoo.de/clever
Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto
-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 9 May 2007, at 23:30, Joop Eggen wrote: Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ helpas. SVN certe helpus se estus problemo pri tio -- estas fakte tre malfacile perdi porĉiam ion en SVN-deponejo. Tamen por teknika kialo mi ŝatus konservi la x-ojn ankoraŭ dumtempe. Temas pri la kompilado: la unuaj kompiloj verŝajne estos iom malfacilaj, kaj mi ne volas krei pli da problemoj ol necesas. Se la tradukoj enhavas nur bazajn literojn, tio estas unu eventuala problemo tuj forigita. Post kiam la unuaj versioj ekzistas kaj ni testas ilin, tiam ni ĉapeligu la tekston kaj reprovu la kompiladon. Sed jen okazo por kontroli -- ĉu ĉiu membro de la skipo povas tajpi esperantajn literojn senprobleme per sia komputilo? Mi supozas, ke la respondo estas jesa, sed ŝatus havi konfirmon. Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGQk6A4qQfaYPSZYwRAq2EAJ4kB+kg9ZLCpebrrMXwJZwurJT7fACg/ji3 2esKW+Jdtg43z9ShoFnusIE= =eDCI -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Pri la x-konverto
Tim Morley: On 9 May 2007, at 14:31, Bertilo Wennergren wrote: Vi povas aldoni escepton por w kaj ankaŭ por c, ĉar apenaŭ iu ajn Esperanta vorto havas ĉapelan literon sekvatan de c. Tio ne solvos ĉion, sed almenaŭ iom kontribuos. Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita .sxxc. Mi celis, ke ni uzu ambaŭ. Kiam ni trovos tiajn okazojn en la tekstoj, ni aldonu la duan ikson por protekti. Sed en la konvertoprogramo povas tamen esti kelkaj protektaj esceptoj pri ...xw, ...xy, ...xq, ...xc, ...xz k.z., ĉar ni eble ialoke tamen estos forgesintaj aldoni la protektan duan ikson. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]