-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 9 May 2007, at 13:12, Joop Eggen wrote:

Jen x-skriba escepto, kiun mi vidis: "SXW..." (StarOffice Writer formato laŭ mi). Atentu ankaŭ pri "SxW".

Ho, jes, prave. :-\ Hieraŭ mi (re)malkovris alian -- mallongigo "CI" por "chapter info", kiun mi ŝatus lasi kiel "CXI" kaj ne "ĈI", por ke iu ajn uzanto povu tajpi ĝin. Mi ankoraŭ ne certas kie ĝi uziĝas, do tiu escepto eble ne bezonas esti escepto.

Ĉiukaze, la via certe estas escepto, kaj ni devas trovi manieron eviti tiun ŝanĝon. Se mi kontrolus la sekvan signon, kaj farus la ŝanĝon al ĉapelo nur se ĝi ne estas 'W' aŭ 'w', mi kredas, ke tio devus funkcii... sed ne :o( ĉar estas ankaŭ ".sxc", ".sxi" kaj aliaj. :o(

Do, ni verŝajne devos trovi tiujn kazojn kaj ŝanĝi la tradukon al ".sxxc" aŭ ion similan, kaj mi modifos mian skripton por detekti la 'xx'.

Dankon pro la atentigo. Bonvolu rememorigi min tiam, kiam ni ekforigas la x-ojn!


Tim

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQcnK4qQfaYPSZYwRAowfAJ9mj2/ge17pArlmpPkEsdNLV14xwwCg5u+s
+Ihk/skSLHXuOd8QBycJhvw=
=lLVp
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to