Saluton,

mi konfirmas povi senprobleme tajpi ĉapelitajn literojn sur miaj komputiloj.

Jen bazo por iom da diskutado pri uzataj terminoj :-)

Pattern = motivo <-> ŝablono
Oni miksas la du en OOoEoTerminaro
Ĉu "ŝablono" ne ĉiam signifas "template"?

Interactive = interaktiva <-> interaga
en \uui\source.po oni uzas "interaktiva". Laŭ PIV kaj ReVo estu "interaga".
Ĉu?
(ne aperas en OOoEoTerminaro)

Graphics = grafiko <-> grafikaĵoj <-> bildoj
La tri formoj aperas en OOoEoTerminaro, ĉu ni traduku "graphics" kiel
"grafiko" kaj "graph" kiel "grafikaĵo"? (vidu
http://reta-vortaro.de/revo/art/grafik.html#lng_en)

Browser = TTT-legilo <-> retumilo, Web page = TTT-paĝo <-> retpaĝo
Laŭ mi nuntempe "retumilo" estas pli kutima ol "TTT-legilo" kiel traduko por
"browser". Kaj "retpaĝo" pli kutima ol "TTT-paĝo" por "Web page".
En Komputeko troviĝas similaj tradukoj kun "ret-": retejo, retkamerao,
retelsendi (webcast), retseminario, retkesto (webmail), retservilo,
retbutiko, retrevuo (webzine), retumejo (internet café), retkaptejo
(hotspot), retpirato, retpoŝto, retmesaĝo, retumi, retbabili, retbabilejo,
retbankumado, retlibrejo, retkomerco, reta lernado, retpoŝtilo, retkonekto,
retumanto, retaliro, retkonekto, rettelefono, retservo, retmoroj,
retland(an)o, enreta konservado (online storage) ;-)

Mi citas ankaŭ Bertilo-n el Vikipedio: "Per retumilo oni aliras la
*Reton*(= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton,
novaĵgrupojn kaj
multajn aliajn aferojn. Per "TTT-legilo" oni aliras (principe) nur la TTT-on
(la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto.
Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple "TTT-legilo", vere
kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on."

Access = atingi <-> aliri
Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon <> aliri domon; li
do konsilas ankaŭ por "access" uzi la tradukon "aliri" kaj ne "atingi". Mi
ne certas.

Drag mode = ŝovmodo <-> ŝovreĝimo
"Mode" ĉiam tradukiĝu kiel "reĝimo", ĉu?

Dummy = falsa <-> formala
En OOoEoTerminaro aperas "falsa". Sed "dummy text" ne estas falsa teksto,
ĉu? KompLeks konsilas "formala", ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis pli
taŭgan alternativon)

Global settings = malloka agordaro??
global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?

---

Cxu post "/" majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/Sxtato en
\sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda, sed laŭ mi
gravas elekti kaj unuecigi.

---

Por fini, pri OOoEoTerminaro

  - ĉu estas aŭtomate kompilita listo?
  - ĉu mi rajtas en ĝi samkiel en la aliaj dosieroj fari modifojn
  (ekzemple anstataŭi "retro" per "reen") kaj aldoni eventuale mankantajn
  terminojn?

Amike,

Yves

2007/5/10, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:

Tim Morley:

> On 9 May 2007, at 14:31, Bertilo Wennergren wrote:

>> Vi povas aldoni escepton por "w" kaj ankaŭ por "c", ĉar apenaŭ iu ajn
>> Esperanta vorto havas ĉapelan literon sekvatan de "c". Tio ne solvos
>> ĉion, sed almenaŭ iom kontribuos.

> Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita ".sxxc".

Mi celis, ke ni uzu ambaŭ. Kiam ni trovos tiajn okazojn en la
tekstoj, ni aldonu la duan ikson por protekti. Sed en la
konvertoprogramo povas tamen esti kelkaj protektaj esceptoj
pri "...xw", "...xy", "...xq", "...xc", "...xz" k.z., ĉar ni
eble ialoke tamen estos forgesintaj aldoni la protektan
duan ikson.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


Reply via email to