Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-04 Thread Joop Eggen
Nu, mi tamen opinias ke temas pri alineo kie la unua linio ne havas krommargxenon, kaj la subaj linioj havas.Laux http://www.wsu.edu/~brians/errors/hanging.html: Bibliografioj kutime estas skribataj uzante "hanging indents", kie la unua linio etendas gxis al la maldekstra margxeno, sed la resto de la elemento estas ensxovata (indented).   Twain, Mark. Mark Twain at the Buffalo Express: Articles and Sketches by America’s Favorite Humorist, edited by Joseph B. McCullough and Janice McIntire-Strasburg (DeKalb: Northern Illinois University Press, 2000).   Same tio, laux:http://wordtips.vitalnews.com/Pages/T0126_Creating_a_Hanging_Indent.html---Traduka nomigo de "hanging indents" estas alia diskuto, sed por jxeti kelkajn nomojn en la rondo:postlinia krommargxenodauxriga ,,pendanta ,,subpenda ,,Amike, JoopDonald
 Rogers [EMAIL PROTECTED] skribis: Laŭ mia kompreno:| bla bla bla. === no indent| "bla bla bla. == hanging indent|  bla bla bla.  -- ordinary indent|  bla bla bla." -- ordinary indent| bla bla bla. === no indentDonaldJoop Eggen wrote: Mi ne serioze sekvis la fadenon, sed ĉe "negativa unualinia  krommargxeno" mi ekdubas. Ĉu "hanging indent" ne estas montrata en la  sekvaj 2 ekzemploj? | bla bla bla. | "bla bla bla. |  bla bla bla.  -- hanging indent |  bla bla bla." -- hanging indent | bla bla bla. | bla bla bla. | - bla bla bla. |   bla bla bla. -- hanging indent eble, probable alia nocio | bla bla bla. La retpaĝo
 http://www.webopedia.com/TERM/H/hanging_indent.html montras ankaŭ mencias ke la efiko estas atingebla per negativa  unualinia krommarĝeno, tamen el ties difino estas klare ke temas  pri la krommarĝeno de la sekvaj linioj. En tiu senco "hanging":  posta/suba/dependa Joop
		Telefonieren Sie ohne weitere Kosten mit Ihren Freunden von PC zu PC!Jetzt Yahoo! Messenger installieren!

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-03 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Donald Rogers:

 5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia
 PO-dosiero sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio.
 Signifo?]
 ...
 Jen klarigo pri la signifo:
http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Jen alia:

http://www.markboulton.co.uk/journal/comments/five_simple_steps_to_better_typography_part_2/ 

 Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon
 por la interpunkcioj.

Mi atendas ideojn.

Ĉu eble negativa interpunkcimarĝeno?

Aliflanke, se oni legas en la helpo de Ooo, ŝajnas, ke hanging
punctuation praktike estas io sufiĉe limigita en Ooo. Temas nur pri
komoj kaj punktoj fine de linio, kaj (kial?) nur en tekstoj en Aziaj
lingvoj.

Tiu nocio (nova por mi!) egege similas al tio, kion la Germanoj
nomas optischer Blocksatz. Tute hazarde (sen ajna rilato al nia
nuna diskuto) mi ĵus legis pri optischer Blocksatz en diskuto pri
OpenOffice.org:

 http://www.oooforum.org/forum/viewtopic.phtml?t=35707

Ankoraŭ mi ne scias, kiel nomi tion en alia lingvo ol la Germana.
Kiel en la Angla? Kiel en Esperanto? Mi ankaŭ ne scias, ĉu eblas uzi
optischer Blocksatz en OpenOffice.org. Ŝajne ne...

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Do, ŝajnas ke ĝi estas negativa krommarĝeno kies larĝo estas ĝuste tiu 
de la citiloj uzataj. Ĉu negativa krommarĝeno por interpunkcio. Nun mi 
vidas la avantaĝon de la senso de hanging, fakte elstari el la marĝeno 
de la resto de la alineo.
Ni ankaŭ havas First line indent msgstr Unualinia krommargxeno. Ĉu 
ĝi estas sama?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Mi dankas pri sugestoj pri la unua grupo. Jen pliaj:

2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?
3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]
3320 Memory per object - Memorkvanto por objekto?
3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]
4111 Mitered - Gerita (Gero?) [vidu NPIV-on]
4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto 
(Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas klara!]
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]
4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa 
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne 
estas Norvega.]
4551 Convert to Lathe Object - Konverti al Tornila Objekto [Ĉu vere 
lathe aŭ lath?]

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj duopa :-) ]
4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)
4726 k.a. binding - bindajxo
4794 Link instance - Ligi ekzempleron / Ekzemplero de Ligilo?
4795 Edit instance - Redakti ekzempleron
4814 Edit Submission - kia estas la senco de submission?
4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]
5064 Emoticons - Emocibildetoj ???
5019 Wave - Sound File = Onda - Sona Dosiero ?
5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero sed 
mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?]

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:

2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?

Cvana laŭ http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana;.

Se lingvo mankas en http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html;,
oni povas serchi en http://www.geocities.com/ikeldv/etnoglosaro.html;.

3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]

locale estas lokaĵaro

4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]

Okcident-Eŭropa. La interkrampaĵon ni ne traduku.

4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne
estas Norvega.]

Ne uzu Ŭesta!

Nordic ĉi tie ŝajnas celi la landaron Svedujo, Norvegujo, Danujo kaj
Finnlando. Tiam traduku per Skandinavujo (aŭ Skandinavio).
Finnlando estas parto de Skandinavujo laŭ ties plej vasta difino. Unu
alternativo estas Nordio, sed al Nordio apartenas ankaŭ Islando.
Alia alternativo estas Nord-Eŭropo aŭ norda Eŭropo, sed tio estas
ankoraŭ pli vasta.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Tim Morley

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:

2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?

Cvana, laŭ http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana

3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]

Foliojn.

4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al  
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas  
klara!]

Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili  
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon en kunteksto en la  
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la .po- 
dosiero.

4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa  
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]

Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj  
duopa :-) ]

:o)

4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)

Dependas de la kunteksto. Ofte la referenco helpas: se estas DRAW/ 
GEOMETRIC_FORMS/TEXT_CIRCLE, oni povas supozi, ke estas circla. Se  
estas WRITER/MAIL_MERGE/CIRCULAR, do estas Circulero.

4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]

Mi tute ne scias!

5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero  
sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?]

Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon  
por la interpunkcioj.

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:

...

3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]

Foliojn.

Tiel mi pensis.

4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al 
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas 
klara!]

Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili 
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon en kunteksto en la 
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la 
.po-dosiero.
Mi kutime utiligas la francajn tradukojn, sed ili mankas en ooo-draw. Mi 
ne scipovas alian lingvon.
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]

Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?
Iu alia ofte uzis 'Uest'-on. Mi dubis pri ĝi, sed trovis ĝin en NPIV. 
Tio surprizis min.

5284 Hanging punctuation [Hanging indent estas en nia PO-dosiero 
sed mi hezitas pri Negativa interpunkcio. Signifo?]

...
Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas negativan krommarĝenon, sed mi ne tuj trovas similaĵon por 
la interpunkcioj.

Tim

Mi atendas ideojn.

Dankon al Tim kaj al Bertilo.