On 20 Jan 2006, at 01:14, Donald Rogers wrote:

Mi bezonas scii kiuj dosieroj estas ankoraŭ tradukendaj (por Writer). Ĉu iu havas liston?


Mi devus, sed iom hontas, ke mi ne tuj povas provizi vin pri tio. Mi trovos la tempon ĉi semajnfine por fari tion.

Intertempe, ĉu estas iu leganto de tiu listo, kiu estas spertulo pri skriptoj, specife Python-aj skriptoj? Estus bone, miaopinie, transdoni nian ĝisnunan traduklaboron al Launchpad.net, kiu baziĝas sur la programo Rosetta. Mallonge, ĝi estas sistemo por faciligi kunlaborado pri (i.a.) traduko de programoj.

Unu problemo por la transdono, tamen, estas ke ĝi ne rekte akceptos la ducenton da .po-dosieroj, kiujn ni havas. Ĝi uzas alian sistemon por disdividi la tradukendaĵojn -- ĝi dividas laŭ aplikaĵoj, do estas unu granda .po-dosiero por Writer, alia por Calc, ktp., kaj tio fakte multe helpus al ni, por scii kion ni traduku por Writer.

Se iu jam konas la skriptojn de http://translate.sourceforge.netŝatus rapide lerni pri ili kaj helpi per tiu transdono al Launchpad.net, tio estus granda helpo al la projekto.

Jen kelkaj ligiloj:
http://translate.sourceforge.net
http://l10n.openoffice.org/servlets/BrowseList? list=dev&by=thread&from=1184841
http://l10n.openoffice.org/servlets/ReadMsg?list=dev&msgNo=6097

Antaŭdankon pro la ondego de venontaj helpoproponoj.  :o)


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to