Tim,
Mi eble povas helpi pri la pitona programado. Mi ne estas spertulo, sed
mi komencis lerni ĝin lastatempe pro alia bezono.
Bedaŭrinde mi estas sufiĉe okupata nun, pro la ĵusfinita Esperanta
kongreso en NZ kaj familiaj devoj. Mi estos for inter la 16a kaj 23a de
februaro, sed krom tio, mi estas ĉi tie.
Donald
Tim Morley wrote:
On 20 Jan 2006, at 01:14, Donald Rogers wrote:
Mi bezonas scii kiuj dosieroj estas ankoraŭ tradukendaj (por
Writer). Ĉu iu havas liston?
Mi devus, sed iom hontas, ke mi ne tuj povas provizi vin pri tio. Mi
trovos la tempon ĉi semajnfine por fari tion.
Intertempe, ĉu estas iu leganto de tiu listo, kiu estas spertulo pri
skriptoj, specife Python-aj skriptoj? Estus bone, miaopinie,
transdoni nian ĝisnunan traduklaboron al Launchpad.net, kiu baziĝas
sur la programo Rosetta. Mallonge, ĝi estas sistemo por faciligi
kunlaborado pri (i.a.) traduko de programoj.
Unu problemo por la transdono, tamen, estas ke ĝi ne rekte akceptos
la ducenton da .po-dosieroj, kiujn ni havas. Ĝi uzas alian sistemon
por disdividi la tradukendaĵojn -- ĝi dividas laŭ aplikaĵoj, do estas
unu granda .po-dosiero por Writer, alia por Calc, ktp., kaj tio fakte
multe helpus al ni, por scii kion ni traduku por Writer.
Se iu jam konas la skriptojn de http://translate.sourceforge.net aŭ
ŝatus rapide lerni pri ili kaj helpi per tiu transdono al
Launchpad.net, tio estus granda helpo al la projekto.
Jen kelkaj ligiloj:
http://translate.sourceforge.net
http://l10n.openoffice.org/servlets/BrowseList?
list=dev&by=thread&from=1184841
http://l10n.openoffice.org/servlets/ReadMsg?list=dev&msgNo=6097
Antaŭdankon pro la ondego de venontaj helpoproponoj. :o)
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]