Bertilo Wennergren wrote:
En la Terminaro mi trovis kaj "ripari" kaj "restaŭri" por "restore".
Ŝajnas, ke temas pli-malpli ĉiam pri riparado de dosiero, kiu estis
detruita pro kolapso de la programo. Laŭ mi "ripari" estas ĉiam la pli
trafa vorto. Oni restaŭras normale artaĵojn, kiuj pro la tempo
kadukiĝis kaj ekaspektis malbone.
(Se ni volas apartan vorton, ni povas pensi pri "rebonigi", kiun mi
trovis ĉe Zamenhof en tre malnova teksto anstataŭ la nuna "ripari".)
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Ofte "restore" signifas ke dosiero estis senintence forigita - perdita -
kaj ne plu ekzistas. Nenio estas riparebla. Oni devas rekrei ĝin.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]