En la Terminaro mi trovis kaj "ripari" kaj "restaŭri" por "restore".
Ŝajnas, ke temas pli-malpli ĉiam pri riparado de dosiero, kiu estis detruita pro kolapso de la programo. Laŭ mi "ripari" estas ĉiam la pli trafa vorto. Oni restaŭras normale artaĵojn, kiuj pro la tempo kadukiĝis kaj ekaspektis malbone. (Se ni volas apartan vorton, ni povas pensi pri "rebonigi", kiun mi trovis ĉe Zamenhof en tre malnova teksto anstataŭ la nuna "ripari".) -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
