Donald Rogers: > Bertilo Wennergren wrote:
> >Laŭ mi "ripari" estas ĉiam la pli > >trafa vorto. Oni restaŭras normale artaĵojn, kiuj pro la tempo > >kadukiĝis kaj ekaspektis malbone. > Ofte "restore" signifas ke dosiero estis senintence forigita - > perdita - kaj ne plu ekzistas. Nenio estas riparebla. Oni devas > rekrei ĝin. Bone. En tiaj okazoj, nek "ripari", nek "restaŭri" taŭgas. Estu "rekrei". "Restaŭri" evidente estas falsa amiko de "restore". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
