Arnold Victor: > On Mar 20, 2006, at 9:00 AM, Bertilo Wennergren wrote:
> > En pluraj lokoj mi jam uzis "uzulo-difinita" (= "difinita de > > uzulo"), kie la plena "de uzulo difinita" shajnis ege tro peza. > Eble iom da pezo necesas por senambiguigi esprimon. Nu, jes, certe. Mi ne povas nun retrovi la koncernajn lokojn (pro manko de serĉilo ĉe Launchpad), sed temis pri io simila al la jeno (elfantaiziita de mi nun): Create new user-defined mail merge dokument. Tio laŭ la Terminaro devus fariĝi: Krei novan de uzulo difinitan retpoŝtan kunfandadan dokumenton. Iom pezege, ĉu ne? Do mi provis en la jena maniero: Krei novan uzulo-difinitan retpoŝtan kunfandadan dokumenton. Ankoraŭ peze, sed eble tamen iomete pli bone. Alternativo estus: Krei novan retpoŝtan kunfandadan dokumenton difinitan de uzulo. Ne facile... Mi tute ne insistas pri mia "uzulo-difinita". Mi nur serĉis elturniĝon uzeblan en cirkonstancoj eble ne antaŭviditaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
