Tim:

> >   Krei novan de uzulo difinitan retpoŝtan kunfandadan dokumenton.
> >   Krei novan uzulo-difinitan retpoŝtan kunfandadan dokumenton.
> >   Krei novan retpoŝtan kunfandadan dokumenton difinitan de uzulo.

> El tiuj tri, mi preferas la duan. Mi trovas ĝin sufiĉe klara sed ne
> tro peza.

> Mia nura dubeto estas, ke eble la senco estas tute klara al mi nur
> ĉar ĝi rekte spegulas la formon de la angla frazo, do eble por
> alilingvano ĝi estus malpli klara.

Laŭ mi devus esti klare, ke la uzulo nur povas esti la senco subjekto
de la ago "difini". Ja ne povas temi pri ties senca objekto, ĉar tio
ja nepre estas la dokumento: difinita dokumento estas dokumento, kiun
oni difinis. La uzulo do devas plenumi alian rolon rilate al la senco
de la vorto "difinita". Apenaŭ sin prezentas alia eblo ol la rolo de
senca subjekto.

Do, sendepende de tio, ĉu oni iam vidis similan esprimon en alia
lingvo, la sola verŝajne senco de "uzulo-difinita" devas esti
"difinita fare de uzulo".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to