eble "plurmedia ludigilo" ? >----- Oorspronkelijk bericht ----- >Van: Bertilo Wennergren [mailto:[EMAIL PROTECTED] >Verzonden: maandag, maart 27, 2006 02:38 PM >Aan: [email protected] >Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukdemando: "Media Player" > >Tim: > >> Mi devintus klarigi, do pardonu min. "Media Player" estas programo >> kiel RealPlayer, QuickTime aŭ Windows Media Player. Oni ja povas uzi >> ĝin por aŭskulti muzikon el KD-oj aŭ spekti filmon el DVD-oj, sed >> la lumdiskoj mem ne estas kernaj aferoj. La muziko aŭ la filmo povus >> esti sur malmola disko, aŭ rekte el interreto (la t.n. "elsendfluo", >> aŭ "streaming" en la angla). > >> Ni do serĉas nomon por programo, kiu ebligas vidigon de fotoj, >> aŭskulton de muziko kaj spektadon de filmoj, pere de komputilo. > >Tikla afero. > >Principe la nomo estu "Sona, filma kaj bilda ludigilo", kio tamen >estas terure longaĉa, kaj krome misas, ĉar oni ne ludigas bildojn, sed >nur sonon. Sed aliflanke tiu sama miso ĉeestas jam en "Media Player"! > >Nun mi ekpensis pri la verbo "spekti". Ĝi laŭ PIV2005 signifas "atenti >per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata". Do, eblus paroli pri >"spektilo". Apenaŭ necesas precizigi, kion oni povas spekti, ĉar per >"Media Player" eblas spekti ĉion ajn vidan aŭ sonan aŭ ambaŭ. Do, >simple "Spektilo"! > >-- >Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> >
--------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
