Tim: > > eble "plurmedia ludigilo" ?
> Nu, mi ŝatas la ideon enmeti "plur-....." por montri, ke la programo > traktas diversajn dosiertipojn, Al mi ŝajnas, ke "plurmedia" celas ion alian, ion plian ol nur kapablon trakti diversajn datumspecojn. KL difinas jene: Homa-komputila interagado per pluraj datumspecoj (en pluraj datummedioj): teksto, senmova aŭ moviĝanta bildo, sono ktp. Al mi ŝajnas, ke "Media Player" ne estas tia programo. La kapablo prezenti samtempe moviĝantajn bildojn kaj sonon normale ne sufiĉas por ke oni nomu ion plurmedia. Ja preskaŭ ĉiu filma projekciilo kaj ĉiu ajn televidilo estas tia! > sed mi kredas, ke "medio" ne taŭgas > ĉi tie. Almenaŭ laŭ PIV2, ĝi havas nur la signifon "neviva kaj > eventuale viva ĉirkaŭaĵaro" (angle: "environment") kaj ne uziĝas > same kiel "media" en la angla. KL tamen uzas la radikon MEDI/, sed ne celante per tio la unuopajn filmojn aŭ sonojn aŭ simile, sed la "ĉirkaŭaĵon" en kiu la koncernaj informoj vivas (iel tiel...). Tamen mi preferas "Spektilo". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
