On 27 Mar 2006, at 15:09, Yves Nevelsteen wrote:
eble "plurmedia ludigilo" ?
Nu, mi ŝatas la ideon enmeti "plur-....." por montri, ke la programo traktas diversajn dosiertipojn, sed mi kredas, ke "medio" ne taŭgas ĉi tie. Almenaŭ laŭ PIV2, ĝi havas nur la signifon "neviva kaj eventuale viva ĉirkaŭaĵaro" (angle: "environment") kaj ne uziĝas same kiel "media" en la angla.
Mi preferas "spektilo" al "ludilo", same kiel Bertilo, ĉar oni ne "ludas" foton, sed oni ja povas "spekti" filmon, foton kaj muzikon.
Tim --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
