-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 10 May 2007, at 21:16, Joop Eggen wrote:

dropdown box =  [nun] fallisto
unulinia enigkampo kun dinamike aperebla listo, por unuobla elekto.

Bone.

list box = [nun] fallisto = listkampo (listujo kiel tekstujo?)
plurlinia enigkampo kun fiksita grando, por unuobla aŭ plura elekto (per Ktrl).

"Listujo" plaĉas al mi.

customize = [nun] agordi = adapti (propra adaptado)

Jes, "adapti" estas pli bona vorto por "customize".

custom ... = propra ...

Jes.

user-defined = propre difinita (mem difinita)

Mi evitus "mem difinita" pro eventuala konfuzo pri kiu faris la difinon -- ĉu la uzanto aŭ la objekto 'mem'? (Ni antaŭe pridiskutis eventualan uzon de "mem" por "aŭtomata", ekz. "AutoFormat" -> "MemFormato", sed estis tro da problemoj, parte pro neklareco de la senco, sed ankaŭ pro neebleco uzi "mem" por kelkaj "AutoXxxxxx" vortoj (sed mi ne plu memoras kiujn nun)).

Pri "user-defined" mi opinias "propre difinitan" pli korekta esprimtraduko ol "difinita de uzanto".

Konsentite.


Tim


-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQ62l4qQfaYPSZYwRAv9YAJ9CFSEEAjG2GZQuKD/oQeOj1T1FiACeOlQT
9StDk06cr/6JKM4QKxVrxsg=
=oxi3
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to