Saluton, ankaŭ por Komputeko mi jam multe luktis kun la diversaj vortetoj por listoj kaj menuoj.
Estus bone interkonsenti pri: - drop-down box = falmenuo? / fallisto? - drop-down list = fallisto? - drop-down menu = falmenuo? - pop-up menu = ŝprucmenuo? - pop-up window = ŝprucfenestro? - pull-down menu = tirmenuo? (en KompLeks) - check list = markolisto? - list box = listujo? cetere: ĉu iu havas ideon kiel traduki opt-in / opt-out list? Joop: kial vi ŝanĝis en kelkaj dosieroj la tradukon por "wizard" de "asistanto" al "helpanto"? Ĉu ni ne interkonsentis pri "asistanto"? Ĉu mi bone komprenis ke - access = aliro (ebleco) / atingo (fakto) - multi-access = pluratinga - random access = hazarda atingo - remote access = defora atingo - restricted access = limigita aliro - sequential access = laŭvica atingo - write-access = registro-aliro - access database = atingi datumbazon - database access = datumbaza aliro - access disk = atingi diskon - access permission = aliropermeso - access right = alirorajto - access error = atingoeraro Mi provas sekvi ĉiujn diskutojn; estas temporaba afero :-) Amike, Yves 2007/5/11, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE----- Hash: SHA1 On 10 May 2007, at 21:16, Joop Eggen wrote: > dropdown box = [nun] fallisto > unulinia enigkampo kun dinamike aperebla listo, por unuobla > elekto. Bone. > list box = [nun] fallisto = listkampo (listujo kiel tekstujo?) > plurlinia enigkampo kun fiksita grando, por unuobla aŭ plura > elekto (per Ktrl). "Listujo" plaĉas al mi. > customize = [nun] agordi = adapti (propra adaptado) Jes, "adapti" estas pli bona vorto por "customize". > custom ... = propra ... Jes. > user-defined = propre difinita (mem difinita) Mi evitus "mem difinita" pro eventuala konfuzo pri kiu faris la difinon -- ĉu la uzanto aŭ la objekto 'mem'? (Ni antaŭe pridiskutis eventualan uzon de "mem" por "aŭtomata", ekz. "AutoFormat" -> "MemFormato", sed estis tro da problemoj, parte pro neklareco de la senco, sed ankaŭ pro neebleco uzi "mem" por kelkaj "AutoXxxxxx" vortoj (sed mi ne plu memoras kiujn nun)). > Pri "user-defined" mi opinias "propre difinitan" pli korekta > esprimtraduko ol "difinita de uzanto". Konsentite. Tim -----BEGIN PGP SIGNATURE----- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGQ62l4qQfaYPSZYwRAv9YAJ9CFSEEAjG2GZQuKD/oQeOj1T1FiACeOlQT 9StDk06cr/6JKM4QKxVrxsg= =oxi3 -----END PGP SIGNATURE----- --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
