-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 11 May 2007, at 08:54, Yves Nevelsteen wrote:

ankaŭ por Komputeko mi jam multe luktis kun la diversaj vortetoj por listoj
kaj menuoj.

Estus bone interkonsenti pri:
- drop-down box = falmenuo? / fallisto?
- drop-down list = fallisto?
- drop-down menu = falmenuo?
- pop-up menu = ŝprucmenuo?
- pop-up window = ŝprucfenestro?
- pull-down menu = tirmenuo? (en KompLeks)
- check list = markolisto?
- list box = listujo?

Nu, "pull-down" kaj "drop-down" estas precize samsignifaj, se mi bone komprenas, do oni povas traduki ilin per la sama vorto; kaj "fal-" estas sufiĉe vaste konata, se mi ne eraras, eĉ se laŭ mia sento mankas io en ĝi por bone doni la sencon de la angla "pull-down" -- ĝi estas malpli interaga. Ne gravas tamen, se ĉiuj konsentas, ke "fal-" rolu tiel.

Mi ne scias kio estas "drop-down menu" -- kiel ĝi malsamas de iu ajn alia menuo? Menuo, en iu ajn GUI, kutime aperas momente ĝis kiam la uzanto elektas ion el ĝi, kaj poste malaperas. Nur por indiki tiun agmanieron oni aldonas "drop-down" al "listo" -- por indiki, ke tiu listo aperas dumtempe kaj malaperos post elekto. Laŭ mi, oni ne bezonas indiki tion por menuo, ĉar menuoj ĉiam agas tiel, do "pull- down menu" precize samas kiel iu ajn alia "menu". Ĉu ne?

cetere: ĉu iu havas ideon kiel traduki opt-in / opt-out list?

Ne! Nur hezitema propono: "permeso donita" / "permeso supozita".

Ĉu mi bone komprenis ke
- access = aliro (ebleco) / atingo (fakto)
- multi-access = pluratinga
- random access = hazarda atingo
- remote access = defora atingo
- restricted access = limigita aliro
- sequential access = laŭvica atingo
- write-access = registro-aliro

Ankoraŭ ne estas tre klare la malsamo inter "aliro" kaj "atingo", eĉ leginte la klarigojn de Bertilo. Kiam "write-access" estas nur "aliro" kaj ne "atingo" kiel la aliaj "access"-oj supraj?

- access database = atingi datumbazon

Krom se temas pri datumbazo en formato .mdb  :o)

- database access = datumbaza aliro
- access disk = atingi diskon
- access permission = aliropermeso
- access right = alirorajto
- access error = atingoeraro

Mi provas sekvi ĉiujn diskutojn; estas temporaba afero :-)

Ankaŭ mi malfacile trovas la tempon ĉion legi. Mi vere ŝatus tralegi ankaŭ la mesaĝojn de [EMAIL PROTECTED], kaj kutime legas almenaŭ parton de ĉiu -- kaj kelkfoje faris ŝanĝeton sekve al tio -- sed "temporaba" ja estas la vorto!

Tamen, mi tre, tre kontentas pri la rapida kaj altkvalita laboro, kaj denove dankas al ĉiuj skipanoj -- kaj aktivetaj kaj aktivegaj!


Tim




-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGR5dn4qQfaYPSZYwRAnEYAJ4kVtnULTJsK6qtkchHlq8ecH/PsACgtBs6
wHDDpLcjLWV14KerlqHWhQ8=
=OvwX
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to