Tim Morley:

Mi ne scias kio estas "drop-down menu" -- kiel ĝi malsamas de iu ajn alia menuo? Menuo, en iu ajn GUI, kutime aperas momente ĝis kiam la uzanto elektas ion el ĝi, kaj poste malaperas. Nur por indiki tiun agmanieron oni aldonas "drop-down" al "listo" -- por indiki, ke tiu listo aperas dumtempe kaj malaperos post elekto. Laŭ mi, oni ne bezonas indiki tion por menuo, ĉar menuoj ĉiam agas tiel, do "pull-down menu" precize samas kiel iu ajn alia "menu". Ĉu ne?

Kredeble vi pravas. Tamen oni povas rigardi ankaŭ ordinaran liston
kiel menuon. Tia menua listo povas ekz. ĉeesti en flanka kolumno
de TTT-paĝo aŭ simile. Sed por niaj celoj tio apenaŭ gravas.

cetere: ĉu iu havas ideon kiel traduki opt-in / opt-out list?

Ne! Nur hezitema propono: "permeso donita" / "permeso supozita".

Malfacile...

Eble "listo mem-al-elekta", "listo mem-for-elekta". Kredeble
necesas serĉi ne memklarigajn difinojn, sed terminojn almenaŭ
parte lernendajn. Mi pensas, ke ankaŭ "opt-in/opt-out" estas tiaj.
Mi dubas, ke ili vere estas tuj kompreneblaj eĉ por denaskuloj.
Oni komprenas ilin laŭ kunteksto kaj laŭ lernado per multa uzo.

Ĉu mi bone komprenis ke
- access = aliro (ebleco) / atingo (fakto)
- multi-access = pluratinga
- random access = hazarda atingo
- remote access = defora atingo
- restricted access = limigita aliro
- sequential access = laŭvica atingo
- write-access = registro-aliro

Ankoraŭ ne estas tre klare la malsamo inter "aliro" kaj "atingo", eĉ leginte la klarigojn de Bertilo. Kiam "write-access" estas nur "aliro" kaj ne "atingo" kiel la aliaj "access"-oj supraj?

Mi pensas, ke la Angla "access" uziĝas jen por eblo, jen por
fakto. En iuj konkretaj terminoj kun tiu vorto, temas ĉiam
nur pri eblo, en aliaj eble nur pri fakto, kaj en ankoraŭ aliaj
eble pri ambaŭ. (Aŭ eble mi deliras...)

Ankaŭ "aliro" povas estas ambaŭsenca. Sed laŭ mi "atingo"
ĉiam indikas fakton. Neniam ĝia senco estas "atingeblo".

Se temas pri eblo, oni povas krei jenspecajn frazojn:

  Li provis uzi sian X-aliron, sed pro iu kial ne sukcesis.

  Devas ekzisti X-aliro, sed nun tamen ni/ĝi... ne
  atingis X-on.

- access database = atingi datumbazon

Krom se temas pri datumbazo en formato .mdb  :o)

Nun leginte la diversajn ekzemploj kun "access", mi
komencas emi al "aliri/aliro" en ĉiuj okazoj! Tiele
ni evitos la problemon, ĉu temas pri eblo aŭ fakto.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to