Yves Nevelsteen:

provlegante mi rimarkis ke oni suficxe ofte miksas forigo/forigado,
publikigo/publikigado k.s.
(ekzemple en OOo\instsetoo_native\inc_openoffice\windows)

Cxu vi jam diskutis pri tio? Estus bone elekti formon (cxu sen -ado se
eblas?) kaj unuecigi la tradukojn; prefere automate (certe ne cxiam eblos)

Nu, la elekto povas dependi de la kunteksto. Ambaŭ formoj ja estas bonaj, sed inter ili estas nuanco rilate daŭron.

En la dosiero OOo\instsetoo_native\inc_openoffice\windows oni tradukas
"This feature will not be available" per "Cxi tiu trajto ne disponeblos."
Cxu pli bona traduko ne estus "Cxi tiu ebleco ne estos disponebla" ?

Mi aprobas, ke "estos disponebla" estas preferinda. "Disponeblos" neniel
estas eraro, sed indas uzi ĉiam la plej normalan kaj oftan formon. La
lingvaĵo estu kiom ebla neŭtrala kaj nemarkita.

Sed "ebleco" estas eraro. Devas esti "eblo" (aŭ "eblaĵo"). Se entute
ŝanĝi de TRAJT/ al EBL/.

kaj
This feature will be installed when required.
Cxi tiu trajto instaligxos kiam bezonata.
--> Cxi tiu ebleco instaligxos kiam bezonata.

Same: "eblo".

Se vi konsentas ke "feature" = "ebleco", indus automate anstatauxi gxin.
(aperas en KompLeks, samkiel "feature list" kio tradukigxas kiel "listo de
eblecoj")

Mi ne trovas "feature list" en la Komputada Leksikon, sed mi trovas la
vorton "eblo" kiel tradukon de "feature".

  http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/E.html#EBLO

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to