Donald Rogers:
Tim Morley wrote:
Do mi elektas tion kiel traduko: "rembura(j) teksto/variablo/datumoj". La senco tre klaras, kaj tiuj, kiuj ankoram ne konas la vorton lernos ion, kaj poste la senco tute klaros!
Tamen "remburi" havas alian utilan sencon (la 3a en PIV2) "Aldoni spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan longon" t.e. "justify".
Pripensinde... Sed eble tiuj du uzoj de "rembura" ne nepre kolizias. "Rembura teksto" ne estas "rembura spaceto". Sed ĉe "remburita teksto" ja eblas ambaŭ interpretoj: "teksto kun aldonitaj remburaj spacetoj" kaj "teksto kun aldonitaj remburaj tekstopecoj". Hm... -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
