-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 24 Oct 2007, at 07:55, Yves Nevelsteen wrote:

cxu tio signifas ke eblas anonci (ekzemple en Libera Folio) ke OpenOffice
2.3 estas "oficiale disponebla" en Esperanto?

Mi ankoraŭ hezitas, ĉar ni ankoraŭ ne multe testis, kaj jam malkovris almenaŭ unu sufiĉe gravan problemon (la malapero de "Heading" pro la sama traduko de "Title"). Laŭ mi, ni estas ankoraŭ en testperiodo, kaj mi volas eviti grandan fanfaronon ĝis kiam ni estas sufiĉe kontenta kaj fiera pri la kvalito de la produkto.

Jen du gravaj farendaĵoj:
-- krei "etikeditan" version de la aplikaĵo, t.e. versio, en kiu al ĉiu tradukita frazo aldoniĝas etikedo por montri en kiu tradukdosiero ĝi troviĝas. Per tio, oni povas multe pli rapide trovi kaj korekti erarojn. -- ekuzi la "testtool" de OpenOffice.org por fari almenaŭ la plej bazajn kvalitotestojn. Mi iom legis pri tio, sed ankoraŭ ne vere komprenas. Se iu (iom teknikema) skipano ŝatus volontuli por antaŭenigi tiun aspekton de la projekto, tio estus tre bonvena kontribuo.

Do, por respondi al la demando -- *se* la Gutsy-a versio enhavas ĉapelojn, kaj do sufiĉe bele aspektas, ni povas anonci, ke tiu linuksa sistemo enhavas *la plej lastan testversion*. Mi ne ŝatus diri pli ol tio aktuale.


Tim



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHH0JB4qQfaYPSZYwRAtl7AJ4p0iCY9bvVa2Rf2KxT2ewtfUgBugCgq1L5
+6fnVZOYONlOmNA/Z4JAxmg=
=lOlk
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to