Je dim, 2007-10-21 at 22:15 +1300, Donald Rogers skribis:
> Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3.
> ... Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-)
Ankaŭ en mia Ubuntu mi tre ĝuas la E-an OO 2.3.
Nur la Linuksa menuo montras "OpenOffice.org Prezentajxo" sen ĉapeligo.

La helptekstoj ankoraŭ tute ne aperas; tamen tie ni estas en kompanio de
pluraj aliaj lingvoj. Same estas bedaŭrinde, ĉar ekzistas vidinda
tradukita bazo.

1. (fuŝa traduko)
Tamen, pri Outline ekzistas Konturo, Skemo kaj eĉ Resumo (lasta ne
korekta laŭ mi).
Ĉe "outline numbering" temas pri la nivela skemo de dokumento, kiu estas
tiel numerata, do laŭ nivelo.
Outline = konturo (ĉu eble ie skemo?)
Outline level = Skema nivelo
Outline numbering = Skema numerado (ne: skiza/kontura nombrado)

2.
Choose <>...</> tab = Elektu (la) langeton <>...</>
Choose <>NOUN ...</> = Elektu menueron <>SUBSTANTIVOn ...</> (laŭ
diskuto)
Choose <>VERB ...</> = Elektu <>INFINITIVO ...</>.
"Elektu de ..." mi ŝanĝis al "Elektu menueron ...";

Ĝis,
Joop

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to