>Hello, [EMAIL PROTECTED]
>You wrote to <[email protected]> on Sat, 20 May 2006 19:29:09 +0200:
>
> m> Kiel anoncite cxi-sube mi akiris kopion de la "Provo de marista
> terminaro"
> m> el 1908 cxe Biblioteko Hodler. Temas pri zorge farita libro, temanta pri
> m> multaj aspektoj de la marista profesio kaj provizita per belaj
> ilustrajxoj.
> m> Entute tre valora historia dokumento, kiun ne eblas neglekti en moderna
> m> terminologia laboro en tiu cxi kampo.
>
>Jes, dankegon!. Tio estas bonega referenclibro. Mi nepre antente esploros
>gxin.
>
>Post unua rigardo, mi vidas, ke tie estas "barko"! :)
Jes! Kun auxtoritata fonto estas al mi malpli facile kontrauxi enkondukon
de tiu cxi senco en REVO-n.
>Krome, estas interesaj nuancoj pri antauxaj veloj kaj stajveloj
>(alvorte, jen preteksto por mi gratulu min mem - mi gxuste divenis
>la vorton "stajvelo" el malrektaj alilingvaj fontoj!)
>Kvankam, aliflanke, estas ankaux arkaikajxoj, kiel "sxunero"
>(evidente, skuno - el angla "schooner" aux germana "Schoner").
>
> m> Mi disponigas gxin en elektronika formo (laux formato multpagxa TIFF)
> cxe:
> m> http://perso.wanadoo.fr/kursoj1/MaristaTerminaro.tif
> m> Atentu, gxi estas tre granda (38 Mbo) kaj ne restos tie longan tempon.
>
>Mi elsxutis gxin, kvankam tio kostos al mi interret-fastadon por restajxo de
>la monato (mia abonpago inkludas nur 100 Mb da eksterurba trafiko monate).
>Indus almenaux iomete paki gxin - mia RAR jxus sukcesis malpligrandigi gxin
>gxis 29 Mb (ne multe, sed ja rimarkeble).
Ankaux mi faris kelkajn provojn, sed ne tre sukcesajn (PDF, aro da
PNG-pagxoj,...) Pli bone estus reskani gxin kun/per/laux malpli granda
distingivo (300 x 300 punktoj en colo).
>Eble, mi provos rekoni (OCR) la tekston per FineReader. Mi ne garantias
>sukceson,
>sed, se mi sukcesos, mi publikigos gxin en mia TTTejo en html-a formo. Ne
>baldaux,
>memkompreneble.
Mi komencis fari ion tian koncerne la Sciencan terminaron de Rollet. Tio ne
evidentigxas tre facila, se la celo estas minimumigi la korektojn. Cetere
prefere ol publikigi la originalan tekston, sxajnus al mi pli interese
publikigi prinotitan tekston kun korektoj lingvaj kaj terminologiaj.
Kore,
Marc
>--
>Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru
>
>
>
>
>retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
> http://www.egroups.com/group/revuloj
>Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
