Cyprych: CS> Aperis nova artikolo: http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/staj.html kiu CS> malĝuste (laŭ mia scio) difinas tiun eron de ŝipa ŝnuraro. CS> La stajo estas la ŝnuro/kablo kiu tenas mastaron (masto(j)n aŭ CS> busprito(j)n) nur laŭlonge de ŝipa akso (de antaŭo al malantaŭo, CS> eventuale inter mastoj) sed ne flanke. Ŝnuroj/kabloj, kiuj estas CS> trasnversaj al la ŝipa akso estas vantoj [vorto laŭ "Marista CS> Terminaro", M. Rollet de L'Isle, Paris 1908].
CS> Velmaristoj diferencigas tiujn ŝnurojn, ĉar ili havas alian laboron, do CS> ni ne miksu ilin. Teorie mi scias tion, sed praktike mi nenie sukcesis trovi vorton "vanto", kiu, krome, estas homonima. Al mi sxajnas, ke en Esperanto oni simple gxeneraligis la sencon de "stajo" (kiu, cetere, povas esti ne nur sxipa sxnuro, sed uzigxas ankaux en alia tehxniko). Sed mi estas ne tre kompetenta en tiu afero. Kian difinon de "stajo" donas PIVoj? Interalie, mi vane sercxis tradukon ankaux por alia marista vorto, kiu en la rusa nomigxas "vant-putens", kaj "Marista Terminaro" nomas gxin "kadeno". Sed mi nenie sukcesis trovi uzon de "kadeno", kaj en "Cutty Sark" mi tradukis per mia elpensajxo "stajcxeno" (ree, cxi tie stajo=vanto). Kion vi cxiuj opinias pri tio? -- Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Check out the new improvements in Yahoo! Groups email. http://us.click.yahoo.com/6pRQfA/fOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM --------------------------------------------------------------------~-> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
