RC>> -- li diru: "suprentiru la masttensxnurventtukon!"
 RC> por korea komencanto via frazo estas multe pli klara ol "hisu la
 RC> stajon". se vere iam estos maristo, kiu devos doni tiun ordonon, ni
 RC> reparolu pri la afero.

Tiaj maristoj jam ekzistas - en beletro. Filozofiume: ideaj aferoj _reale 
ekzistas_, kvankam ili ne estas materiaj kaj estas dependaj de homa konscio. 
Tion mi lernis antaux 25 jaroj en kurso de _marksisma_ filozofio (mi substrekas 
tion, por ke oni ne kulpigu min pri ideismo :) )

Mi jam tradukis unu novelon kun mara (velsxipa) temo, kaj en gxi sxipestro kun 
tiaj ordonoj estus ridinda. Al mi sxajnas, ke Esperanto devas esti preta por 
_vivagado_, sed ne nur por "internacia komunikado". Sekve, gxi devas havi 
ankaux 
specialajn terminojn. Maraj aferoj estas tereno, en kiu specialaj terminoj 
estas 
tre necesaj kaj abundaj.

Cetere, simpla "tensxnuro" (sen "mast") estas absolute nesuficxa - kion tenas 
tia sxnuro? Cxu maston, cxu velon, cxu sxargxon?

-- 
Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru 



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a