Renato:
 YF>> Tiaj maristoj jam ekzistas - en beletro.
 RC> Ideisto!

:) Mi ja diris, ke oni ne kulpigu min pri tio - mi estas dialektika materiisto, 
almenaux penas esti tia. (Cetere, por mi Dar Veter kaj Faj Rodis estas same 
realaj, kiel, ekzemple, George Bush kaj Kondoliza Rajs; ecx iusence ili estas 
pli realaj - en la senco de la Hegela aforismo "cxio reala estas racia, cxio 
racia estas reala"). "Reala" ne estas sinonimo de "materia". Informo estas 
reala 
afero, kvankam ne materia (ne "objektiva"). Nu, tamen, mi tro filozofiumas 
hodiaux :)

 RC> Mi konsentas pri la neceso de difinitaj teh'nikaj terminoj. Mi nur
 RC> alvokas pri tio, ke oni uzu sian normalan prudenton. Ekvilibro estas la
 RC> plej malfacila afero en la mondo.

Kun tio mi plene konsentas. Mi neniam subtenas senpensan plimultigon de novaj 
vortoj; kaj se mi enkondukis la vorton "stajo" en ReVon, do mi vere sentas 
nepran neceson pri gxi. Laux mi, leksiko konsistas el pluraj tavoloj. 
Ne-maristoj tute ne bezonas tiujn terminojn, ili neniam uzos ilin en sia 
komunikado kaj vivo (krom legante en beletro - sed tie ili povos informigxi per 
komentoj). Tial ekzisto de tiuj terminoj neniom gxenos ne-maristojn. Kaj 
maristoj ja tutegale devas lerni sian fakon - sekve, ili devas lerni ankaux 
terminojn de sia fako.

Sebastian:
CS>  Sed revenante (revantante? ;) al la vantoj - en "Marista terminaro"
CS> de Peter Clissold, UEA, Heronsgate 1950; mi trovis transversa stajo aŭ
CS> vanto: sxnuro kiu subtenas maston transverse kie stajo: sxnuro kiu subtenas
CS> maston lauxlonge. Kaj la ŝnuraro (tie: stajo, ĉar ŝnuraro priskribas
CS> tipojn/dikecojn de ŝnuroj de velfadeno: uzata por kudri velojn ĝis
CS> triopa ŝnurego: tri ŝnuroj volvitaj n unu ŝnuron) estas dividita al: senmova
CS> rigilaro: subtenas mastojn kaj buspritojn kaj mova rigilaro: la
CS> ŝnuroj kaj takeloj por hisi/levi, ... .

Mi proponas, ke vi mem redaktu la artikolon "stajo" kaj probable aldonu novan 
artikolon
"vanto", cxar vi sxajne estas multe pli kompetenta en tiuj demandoj, ol mi. Cxu?

Cetere, se al vi ne estas gxene, vi povus trarigardi mian "Maran vortareton", 
kiun mi kompilis dum tradukado de "Cutty Sark":
http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html
kaj sciigi min pri eblaj eraroj (lastajn korektojn - pri vantoj, stajoj kaj 
kadenoj - en gxi kaj en la traduko mi faris hieraux).

-- 
Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a