Mi traduku la koncernan artikolon el la germana Duden: Das grosse Fremdwoerterbuch:
Reprezalio (plej ofte plurale) <kun erara apogo sur germana (er)pressen [premi, cxantagxi] el mezlatina repre(n)salia "perforta reprenado" al latina reprehensus, part. perf. de reprehendere, "kapti, repreni">: 1. premrimedo, dispono de vengxo. 2. permesata dispono de memhelpo de sxtato kontrau alia, por instigi gxin al respektado de popoljuro (ekz-e per embargo-disponoj; popoljuro). Amike, Vilhelmo Lutermano. Je Mardo, la 11a de Julio 2006 05:39, Sergio Pokrovskij skribis: > --- Sebastian: > > From: Sergio > > Sent: Sunday, July 09, 2006 7:30 AM > > > >> Fakte, se oni ne scias, kiel la respondaj vortoj estas uzataj en la > >> lingvoj okcidentaj, oni devus konkludi, ke > >> "reprezalio = militkrimo". > >> La difino ja indikas ke temas pri ago kontrauxlegxa, kaj la ekzemplo > >> klare ilustras tion. > > > > Tio montras nur kiel okcidento komprenas legon. Videblas, ke la > > signifo sangxigxas - iam estis la lega, kaj nun - milita (au pli > > generale - perforta). > > Mi tamen opinias, ke simple la vorton ekuzis aliaj personoj (el alia > fako). > > Antauxe gxi estas jura; la pola vortaro > http://www.slownik-online.pl/kopalinski/CC0215B016DC1C3EC125658600041B37.ph >p kvalifikas gxin "politika" (kaj tio sxajnas al mi konvena); en ReVo mi > vidas vinjeton militan. > > >> Por la uzo ruslingva tauxgaj ekzemploj estus: enkonduki altan > >> imposton je iu varo responde al simila ago de alia regno; aux > >> malpermesi importon el iu regno; aux forsenti diplomatojn de la > >> alia regno; aux aboli senvizan regximon kun iu lando responde al > >> ties enkonduko de la viza regximo por aligxi al la Sxengena zono. > > > > Samaj ekzemploj okazas en pola lingvo. > > Fakte, releginte la rusajn difinojn, mi nun vidas, ke miaj ekzemploj > estas pri "retorsio" (la vorto mankas en PIV2); la indikita pola > vortaro opinias ke "represalia" kaj "retorsje" estas sinonimoj; laux > la vortaroj ruslingvaj inter ili estas tiu diferenco, ke "retorsio" > estas respondmezuro kontraux ago kvankam neamika, tamen ja ne > kontrauxlegxa (kiel en miaj ekzemploj); dum reprezalio estas respondo > al ago kontrauxlegxa (kvankam ja respondo ne milita, kio estus sekva > grado). > > >> Jugxante laux "Petit Robert", tiu senco rusa estis la origina > >> ankaux en la franca; la nuna (mis)uzo aperis poste kiel jxurnalisma > >> parolfiguro. La vortaroj do provis teni iun mezan linion inter la > >> faka senco origina, kaj la misuzo kiu igxis normo. Rezultis > >> skizofrenia difino, kiel tiu de PIV2 -- kies sencon oni povas > >> kompreni nur MALGRAUX ties teksto kaj ekzemplo. > > > > Estas du eblecoj: unu vorto kun du signifojn au du apartajn vortojn. > > Bedaurinde neniu el orientaj landoj aldonis sian vocon, kaj en > > okcidentaj la du sencoj miksigas, tial mi plu proponas unu vorton > > kun du signifojn. Tio ankau respegulos la "okcidentan" staton de la > > vorto. > > Fakte, mi iom rigardis la faktan uzon per la Kukolo, kaj mi vidis > nemalmulte da ekzemploj pri uzo de "reprezalio" por la senco > "represja" (provu sercxi "amasaj reprezalioj" ktp). Do, estas ne du, > sed tri fakte uzataj signifoj. > > Mi preferus fari jene: > > 1. Lasi la gxustan sencon juran. > > 2. Registri la du aliajn (la faktajn misuzojn, pli oftajn ol la gxusta > uzo) per resendoj: > MIL = punoperacio (kun la nuna ekzemplo) > POL = subpremo, represio > > Kvankam PIV2 ne konas la vorton "represio", gxi ja ekzistas en la > Reto, kaj efektive malfacilas esprimi gxin per la pli vastasenca > "subpremo". -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto http://eo.mondediplo.com -- kaj en Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Linukso - Esperanto de la komputiloj Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
