From:  Sergio 
Sent: Sunday, July 09, 2006 7:30 AM

Fakte, se oni ne scias, kiel la respondaj vortoj estas uzataj en la
lingvoj okcidentaj, oni devus konkludi, ke
"reprezalio = militkrimo".
La difino ja indikas ke temas pri ago kontrauxlegxa, kaj la ekzemplo
klare ilustras tion. 
Tio montras nur kiel okcidento komprenas leĝon. Videblas, ke la signifo ŝanĝiĝas - iam estis la leĝa, kaj nun - milita (aŭ pli ĝenerale - perforta).
Por la uzo ruslingva tauxgaj ekzemploj estus: enkonduki altan imposton
je iu varo responde al simila ago de alia regno; aux malpermesi
importon el iu regno; aux forsenti diplomatojn de la alia regno; aux
aboli senvizan regximon kun iu lando responde al ties enkonduko de la
viza regximo por aligxi al la Sxengena zono. 
Samaj ekzemploj okazas en pola lingvo.
Jugxante laux "Petit Robert", tiu senco rusa estis la origina ankaux
en la franca; la nuna (mis)uzo aperis poste kiel jxurnalisma
parolfiguro. La vortaroj do provis teni iun mezan linion inter la
faka senco origina, kaj la misuzo kiu igxis normo. Rezultis
skizofrenia difino, kiel tiu de PIV2 -- kies sencon oni povas kompreni
nur MALGRAUX ties teksto kaj ekzemplo.
Estas du eblecoj: unu vorto kun du signifojn aŭ du apartajn vortojn.
Bedaŭrinde neniu el orientaj landoj aldonis sian voĉon, kaj en okcidentaj la du sencoj miksiĝas, tial mi plu proponas unu vorton kun du signifojn. Tio ankaŭ respegulos la "okcidentan" staton de la vorto.
 
Sebastian Cyprych
__._,_.___

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj





SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




__,_._,___

Rispondere a