--- Sebastian:

> From:  Sergio 
> Sent: Sunday, July 09, 2006 7:30 AM

>> Fakte, se oni ne scias, kiel la respondaj vortoj estas uzataj en la
>> lingvoj okcidentaj, oni devus konkludi, ke
>> "reprezalio = militkrimo".
>> La difino ja indikas ke temas pri ago kontrauxlegxa, kaj la ekzemplo
>> klare ilustras tion. 

> Tio montras nur kiel okcidento komprenas legon. Videblas, ke la
> signifo sangxigxas - iam estis la lega, kaj nun - milita (au pli
> generale - perforta).

Mi tamen opinias, ke simple la vorton ekuzis aliaj personoj (el alia
fako).

Antauxe gxi estas jura; la pola vortaro
http://www.slownik-online.pl/kopalinski/CC0215B016DC1C3EC125658600041B37.php
kvalifikas gxin "politika" (kaj tio sxajnas al mi konvena); en ReVo mi
vidas vinjeton militan.


>> Por la uzo ruslingva tauxgaj ekzemploj estus: enkonduki altan
>> imposton je iu varo responde al simila ago de alia regno; aux
>> malpermesi importon el iu regno; aux forsenti diplomatojn de la
>> alia regno; aux aboli senvizan regximon kun iu lando responde al
>> ties enkonduko de la viza regximo por aligxi al la Sxengena zono.

> Samaj ekzemploj okazas en pola lingvo.

Fakte, releginte la rusajn difinojn, mi nun vidas, ke miaj ekzemploj
estas pri "retorsio" (la vorto mankas en PIV2); la indikita pola
vortaro opinias ke "represalia" kaj "retorsje" estas sinonimoj; laux
la vortaroj ruslingvaj inter ili estas tiu diferenco, ke "retorsio"
estas respondmezuro kontraux ago kvankam neamika, tamen ja ne
kontrauxlegxa (kiel en miaj ekzemploj); dum reprezalio estas respondo
al ago kontrauxlegxa (kvankam ja respondo ne milita, kio estus sekva
grado).

>> Jugxante laux "Petit Robert", tiu senco rusa estis la origina
>> ankaux en la franca; la nuna (mis)uzo aperis poste kiel jxurnalisma
>> parolfiguro. La vortaroj do provis teni iun mezan linion inter la
>> faka senco origina, kaj la misuzo kiu igxis normo. Rezultis
>> skizofrenia difino, kiel tiu de PIV2 -- kies sencon oni povas
>> kompreni nur MALGRAUX ties teksto kaj ekzemplo.

> Estas du eblecoj: unu vorto kun du signifojn au du apartajn vortojn.
> Bedaurinde neniu el orientaj landoj aldonis sian vocon, kaj en
> okcidentaj la du sencoj miksigas, tial mi plu proponas unu vorton
> kun du signifojn. Tio ankau respegulos la "okcidentan" staton de la
> vorto.

Fakte, mi iom rigardis la faktan uzon per la Kukolo, kaj mi vidis
nemalmulte da ekzemploj pri uzo de "reprezalio" por la senco
"represja" (provu sercxi "amasaj reprezalioj" ktp).  Do, estas ne du,
sed tri fakte uzataj signifoj.

Mi preferus fari jene:

1. Lasi la gxustan sencon juran.

2. Registri la du aliajn (la faktajn misuzojn, pli oftajn ol la gxusta
   uzo) per resendoj:
   MIL = punoperacio (kun la nuna ekzemplo)
   POL = subpremo, represio

Kvankam PIV2 ne konas la vorton "represio", gxi ja ekzistas en la
Reto, kaj efektive malfacilas esprimi gxin per la pli vastasenca
"subpremo".

-- 
Sergio



__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a