"Angladevena" laux mi ne estas pli bona difino, kara Jxeromo.
Gxino el Usono estas Usondevena, ne Angladevena, kiel mi jam notis pri
viskio:
>> viskio ("Britdevena", same malgxuste se oni parolas pri Usona viskio)
(cetere - flanke kial Brit- kaj ne Skot- ??)
Mi ripetas miajn proponojn:
- aux tute sen "Angla"
- aux eble grenobrando **laux Angla maniero** [?]
- aux grenobrando, inventita / unue produktita en Anglujo kaj ...
kp. Webster 1. a strong, aromatic alcoholic liquor destilled from rye and
other grains and flavored with juniper berries. ..."
(Prave) neniu referenco al Angla aux simile.
Simile pri konjako
Franca ?? [1] ?? fame konata ?? [2]?? brando, ekstraktata el vino: Zaur
trankvile surtabligas belan konjakbotelon ?? [3] [1].
[1] Kial Franca? Mi memoras Albanan konjakon, cxefe pro tio, ke laux mia
memore en la Albana oni transskribis la vorton per "konjak" (!). Do eble:
"[4] Brando, origine produktita en la Franca regiono Konjako, ekstratata el
vino: ..." (la difino en PIV2 laux mi estas tro mallargxa: "farata el vino
de la regiono cxirkaux Cognac" kaj krome ne E-igas la regiono-nomon; aux oni
faru kiel Webster 1. konjako el Konjako; 2. (largxasence:) iu samspeca
Franca aux ne-Franca brando).
[2] Konateco tre dependas de la kultura kaj lerneja fono. Laux mi "fame
konata" ne multon alportas por kompreni pri kio temas. Mi forstrekus.
[3] Pli bona estus ekzempla frazeto kun "konjako", ne kun "konjakbotelo".
Krome ankaux la ekzemplo malmulte kontribuas por kompreni. Ke brando estas
likvajxo kaj do transportita en botelo (aux barelo ktp.) estas klara per si
mem. Eble: "Li gxuis sian kutiman vesperan konjakon auxkultante klasikan
muzikon." aux io simila.
[4] Cxu eble aldoni la koloron aux laux la modelo de Webster iuj atributoj
kiel "forta", "aroma"?: Hele bruna / bruna brando ...
Ne tiom facile ;-))
Salutas
Bernhard
----- Original Message -----
From: <[EMAIL PROTECTED]>
To: <[email protected]>
Sent: Wednesday, September 06, 2006 9:27 PM
Subject: Re: [revuloj] Gxino = Angla ?? grenobrando aromigita per juniperaj
beroj.
> jes, "angladevena" pli bonus.
>
>> Cxu oni ne havu referencojn al aliaj brandoj -> vodko (? mankas?), viskio
>
> suficxos supernocia referenco al "brando" en la artikolo. tiel pere de la
> supernocio cxiu subnocioj estos interligitaj.
>
>> Eble Revuloj estas abstinuloj ;-)), sed la kampo estas tamen surprize
>> malkontentige kovrita.
>
> mi preparas "sangrio"n kaj "tekilo"n -- almenaux la rilatajn artikoloj --
> sed
> uz-ekzemplojn mi malabunde trovas en interreto.
>
> jxeromo
>
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/