...jes, ne tiom facile. Bernhard: > "Angladevena" laux mi ne estas pli bona difino, kara Jxeromo. > Gxino el Usono estas Usondevena, ne Angladevena, kiel mi jam notis pri > viskio:
mi komprenas "ia-devena" kiel indikon pri la inventloko de la difinata afero gxenerale, ne kiel la devenloko de cxiu peco: ikebano estas japan-devena arto, cxampano estas francdevena trinkajxo, ecx se ili tutmondigxis. "unue produktita en..." pli klaras, sed iom longigus la difinojn. > Simile pri konjako > Franca ?? [1] ?? fame konata ?? [2]?? brando, ekstraktata el vino: Zaur > trankvile surtabligas belan konjakbotelon ?? [3] [1]. "franca" eble estas legxa afero. mi ne scias pri konjako, sed mi konas proksimume la historion pri cxampano. antaux deko da jaroj estis cxampanoj el cxiaj landoj gxis krimeo. la cxampanjaj vinfaristoj procesis en francio kaj en euxropo por ricevi monopolon pri la nomo "cxampano", kaj ecx pri la "cxampana metodo" (tradicia franca nomo de enbotela fermentado). nun en plej multaj landoj sxaumvinistoj ne plu rajtas meti ian "cxampan-" sur la boteloj, ecx se en komuna lingvo oni ankoraux nomas ilian produkton cxampano. mi ne scias, kion atingis la konjakistoj. > aux oni > faru kiel Webster 1. konjako el Konjako; 2. (largxasence:) iu samspeca > Franca aux ne-Franca brando). tio versxajne plej bone spegulas la lingvan-legxan situacion, ecx se gxi sonas iom ripete. > [2] Konateco tre dependas de la kultura kaj lerneja fono. Laux mi "fame > konata" ne multon alportas por kompreni pri kio temas. Mi forstrekus. konjako tre famis ankoraux en la 1930aj jaroj, kiam oni redaktis la difinojn de plena vortaro de e-o. nun gxi eksmodigxis. cetere se vi sercxas cxiujn vinojn kaj alkoholajxojn en revo, vi trovos la famajxojn de la 19a jarcento: madejro, malvazio, konjako... "fama" pri "cxampano" ne sxokas: gxi ankoraux famas. > [3] Pli bona estus ekzempla frazeto kun "konjako", ne kun "konjakbotelo". > Krome ankaux la ekzemplo malmulte kontribuas por kompreni. Ke brando estas > likvajxo kaj do transportita en botelo (aux barelo ktp.) estas klara per si > mem. Eble: "Li gxuis sian kutiman vesperan konjakon auxkultante klasikan > muzikon." aux io simila. prave. sed regulo de revo estas, ke ni dokumentu novajxojn per almenaux du realaj ekzemploj el la literaturo. ili ne cxiam tre klarigas. tuta tasko estus kompletigo per inventitaj klarigaj ekzemploj. > [4] Cxu eble aldoni la koloron aux laux la modelo de Webster iuj atributoj > kiel "forta", "aroma"?: Hele bruna / bruna brando ... jes, bona ideo. jxeromo > Ne tiom facile ;-)) > > Salutas > > Bernhard > > ----- Original Message ----- > From: <[EMAIL PROTECTED]> > To: <[email protected]> > Sent: Wednesday, September 06, 2006 9:27 PM > Subject: Re: [revuloj] Gxino = Angla ?? grenobrando aromigita per juniperaj > beroj. > > > > jes, "angladevena" pli bonus. > > > >> Cxu oni ne havu referencojn al aliaj brandoj -> vodko (? mankas?), viskio > > > > suficxos supernocia referenco al "brando" en la artikolo. tiel pere de la > > supernocio cxiu subnocioj estos interligitaj. > > > >> Eble Revuloj estas abstinuloj ;-)), sed la kampo estas tamen surprize > >> malkontentige kovrita. > > > > mi preparas "sangrio"n kaj "tekilo"n -- almenaux la rilatajn artikoloj -- > > sed > > uz-ekzemplojn mi malabunde trovas en interreto. > > > > jxeromo > > > > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
