Je 9/7/06, Bernhard:

[...]

> ** Konsentite. Sed konjako ne estas novajxo, sed de la 2a OA de
> 1919. Tial laux mi gxi ecx tute ne bezonus ekzemplan frazon (ankaux
> PIV2 - prave - ne havas gxin).

La ekzemploj havas plurajn celojn.

1. Ili konfirmas, ke la vorto estas efektive uzata (ne cxiuj vortoj
   oficialaj estas efektive uzataj; kaj ofte ili estas uzataj alie, ol
   intencis la Fundamento aux la oficialigintoj).

2. Ili povas helpi kompreni ion kion ne facilas aux ne konvenas
   esprimi per difino (interalie, tie povas aperi epiteto "fama" aux
   simila, kiu forigos eventualan dubon).

3. Plej grave, la ekzemploj donas modelon pri la uzo de la vorto -- la
   regadon cxe verbo, la nombreblon aux artikoladon cxe substantivo,
   ktp.  Ekz-e ne suficxas indiki, ke la Fundamenta verbo "rabati"
   estas transitiva -- necesas doni ekzemplojn por komprenigi, kiun
   semantikan rolon povas havi la objekto.


> Sed *se* oni prezentas iun, gxi lauxeble aldonu pliajn informojn pri
> la ecoj de la objekto, precipe pri tiuj kiuj distingas gxin de
> similaj objektoj.

Tia kompleta priskribo ofte estas malfacila en la formala difino --
kiu devas esti formale plena, kaj samtempe suficxe resuma, por ke oni
povu gxin teni en la kapo kiel tuton.  Sed per ekzemplo oni povas
aludi kelkajn (ne nepre cxiujn, kion postulus zorga difino)
rekoneblajn trajtojn.

...

> Mi ankorauxfoje rekomendas Webster kiel modelo en dubaj kazoj de
> difin-verkado, simple cxar gxi havas precize la difin-profundecon
> (nek enciklopedia, nek tro mallonga), kiun alstrebas ReVo (kaj
> cetere ankaux PIV).

Estas multaj vortaroj portantaj la nomon "Webster", kaj ne cxiuj estas
egale bonaj.  Tamen ecx la plej bonaj ne estas tre rekomendindaj kiel
modeloj por lingvoscienca vortaro -- gxuste cxar, samkiel "Le petit
Larousse", ili kutime konfuzas la funkciojn enciklopedian kaj
filologian.  Kaj en la plej tipaj mezgrandaj Vebsteroj mankas
ekzemploj kaj aliaj similaj informoj lingvosciencaj, kio faras ilin
nesuficxaj por la celoj de fremdlingva uzanto.

-- 
Sergio


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> 
Yahoo! Groups gets a make over. See the new email design.
http://us.click.yahoo.com/WktRrD/lOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM
--------------------------------------------------------------------~-> 

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a