> > mi komprenas "ia-devena" kiel indikon pri la inventloko de la difinata
> > afero gxenerale

> la kategorio
> de nacia deveno perdis sian (eble iaman) distingan (kaj pro tio klarigan)
> valoron. Tial mi lauxeble rezignus pri gxi kaj klopodus trovi pli trafajn
> distingajn ecojn

konsentite.  cetere tio ankaux estas diskutinda pri apartaj okazoj.  iuj aferoj
restas lokaj, aliaj tutmondigxas.

> >> [2] Konateco tre dependas de la kultura kaj lerneja fono. Laux mi "fame
> >> konata" ne multon alportas por kompreni pri kio temas. Mi forstrekus.
> >
> > "fama" pri "cxampano" ne sxokas: gxi ankoraux famas.
>
> ** Ecx se mi kiel Euxropano konsentas pri tiu unuopa kazo, mi lauxeble
> evitus tiajn "jugxantajn" atributojn:
> 1. Ili ne helpas la nescianton kompreni, pri kio temas.
> 2. Ili ecx implicas, ke la klarigo-sercxanto estas needukita kaj stulta

mi foje diskutis kun cxinoj, kaj menciis cxampanon.  ili sxajne ne komprenis. 
mi insistis "tre fama en la mondo", kaj subite ili trovis "... sxampin" (aux io
simila).  do certagrade se la esperanta vorto ne tro similas la nacian, diri ke
la afero famas helpas retrovi gxin.  fameco estas certagrade mezurebla.  sed mi
konsentas, ke la okazoj, kiuj funkcias tutmonde, malmultas.

> regulo de revo estas, ke ni dokumentu novajxojn per almenaux
> > du realaj ekzemploj el la literaturo.  ili ne cxiam tre klarigas.
> > tuta tasko estus kompletigo per inventitaj klarigaj ekzemploj.
>
> ** Konsentite. Sed konjako ne estas novajxo, sed de la 2a OA de 1919. Tial
> laux mi gxi ecx tute ne bezonus ekzemplan frazon (ankaux PIV2 - prave - ne
> havas gxin). Sed *se* oni prezentas iun, gxi lauxeble aldonu pliajn
> informojn pri la ecoj de la objekto, precipe pri tiuj kiuj distingas gxin de
> similaj objektoj.

ideale, jes.  kiam mi legas esperantajxon kaj mi trovas en gxi vorton, kiu
restas senekzempla en revo, tamen ofte mi aldonas la ekzemplon.  farante tion
mi kalkulas, ke oni povos anstatauxigi per pli bonaj, kiam oni trovos ilin. 
gxis tiam mezbonaj ekzemploj havas du virtojn: ili atestas pri efektiva uzo de
la vorto je iu dato (ne cxiuj oficialaj vortoj efektive utilas kaj uzatas), kaj
ili atestas por la leganto pri la esperanta literaturo kaj gxiaj diversaj
specoj.

> Dankon pro via pacienco. Mi iom pli detale klarigis miajn ideojn, cxar mi
> pensas, ke la demando estas tre gxenerala kaj rilatas al multaj difinoj, ne
> nur al la kelkaj brandoj, kiuj servis kiel ekzemploj en nia diskuteto.

jes.

> Mi ankorauxfoje rekomendas Webster kiel modelo en dubaj kazoj de
> difin-verkado, simple cxar gxi havas precize la difin-profundecon (nek
> enciklopedia, nek tro mallonga), kiun alstrebas ReVo (kaj cetere ankaux
> PIV).

eble mi povos havigi gxin al mi.  dankon pro viaj proponoj.  eble iuj estas
notindaj en la lingva manlibro de revo?  rigardu cxu vi povas redakti ilin
tiel, ke ili tauxgu en la cxapitroj pri difinoj kaj ekzemploj (manlibroj estas
sub la "ktp"-pagxo).

jxeromo


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> 
Something is new at Yahoo! Groups.  Check out the enhanced email design.
http://us.click.yahoo.com/TktRrD/gOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM
--------------------------------------------------------------------~-> 

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a