Vd. en via teksto. Gxis kaj bonan tagon (miatempe)
Bernhard ----- Original Message ----- From: <[EMAIL PROTECTED]> To: <[email protected]> Sent: Wednesday, September 06, 2006 11:20 PM Subject: Re: [revuloj] Gxino = Angladevena ?? grenobrando aromigita per juniperaj beroj. > mi komprenas "ia-devena" kiel indikon pri la inventloko de la difinata > afero > gxenerale, ne kiel la devenloko de cxiu peco: ikebano estas japan-devena > arto, > cxampano estas francdevena trinkajxo, ecx se ili tutmondigxis. "unue > produktita > en..." pli klaras, sed iom longigus la difinojn. ** Dankon pro la klarigo. Mi komprenas vian argumenton, sed gxi ne konvinkas min. En nia hodiauxa tutmondigxinta mondo (kie plej multaj "tipe sud-Germanaj / Sxvabaj" kukolaj horlogxoj venas el Cxinujo ;-)) la kategorio de nacia deveno perdis sian (eble iaman) distingan (kaj pro tio klarigan) valoron. Tial mi lauxeble rezignus pri gxi kaj klopodus trovi pli trafajn distingajn ecojn, kiel gxuste faras naciaj difin-vortaroj kiel Webster aux la Larousse pro la Hispana ktp. Oni tiel evitas la vortaran "aromon" de la 1930-aj jaroj. Tion des pli, se oni povas prave disputi pri la gxusta nacieco (viskio, cxu Brita cxu Skota?; kukola horlogxo, cxu Germana, cxu Sxvaba, cxu Badena?). ** >> aux oni >> faru kiel Webster 1. konjako el Konjako; 2. (largxasence:) iu samspeca >> Franca aux ne-Franca brando). > > tio versxajne plej bone spegulas la lingvan-legxan situacion, ecx se gxi > sonas > iom ripete. ** Laux mi paginda "prezeto" por la necesa precizeco. ** >> [2] Konateco tre dependas de la kultura kaj lerneja fono. Laux mi "fame >> konata" ne multon alportas por kompreni pri kio temas. Mi forstrekus. > > "fama" pri "cxampano" ne sxokas: gxi ankoraux famas. > ** Ecx se mi kiel Euxropano konsentas pri tiu unuopa kazo, mi lauxeble evitus tiajn "jugxantajn" atributojn: 1. Ili ne helpas la nescianton kompreni, pri kio temas. 2. Ili ecx implicas, ke la klarigo-sercxanto estas needukita kaj stulta: Li ne sciis, sercxis en vortaro kaj nun lernas, ke la afero estas "fame konata", do kiel senscia li estas, ke li ecx ne konas tian "fame konatan" objekton. Kial ofendeti la "klienton" de vortaro? ** > prave. sed regulo de revo estas, ke ni dokumentu novajxojn per almenaux > du > realaj ekzemploj el la literaturo. ili ne cxiam tre klarigas. tuta tasko > estus kompletigo per inventitaj klarigaj ekzemploj. ** Konsentite. Sed konjako ne estas novajxo, sed de la 2a OA de 1919. Tial laux mi gxi ecx tute ne bezonus ekzemplan frazon (ankaux PIV2 - prave - ne havas gxin). Sed *se* oni prezentas iun, gxi lauxeble aldonu pliajn informojn pri la ecoj de la objekto, precipe pri tiuj kiuj distingas gxin de similaj objektoj. Dankon pro via pacienco. Mi iom pli detale klarigis miajn ideojn, cxar mi pensas, ke la demando estas tre gxenerala kaj rilatas al multaj difinoj, ne nur al la kelkaj brandoj, kiuj servis kiel ekzemploj en nia diskuteto. Mi ankorauxfoje rekomendas Webster kiel modelo en dubaj kazoj de difin-verkado, simple cxar gxi havas precize la difin-profundecon (nek enciklopedia, nek tro mallonga), kiun alstrebas ReVo (kaj cetere ankaux PIV). Salutas Bernhard >> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Check out the new improvements in Yahoo! Groups email. http://us.click.yahoo.com/7EuRwD/fOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM --------------------------------------------------------------------~-> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
