wieland:
> en bonvenpagxo de ReVo nun estas ebleco uzi novan sercxon.

gratulon, gxi bone funkcias, kaj tiel gxi prezentigxas suficxe simple. 
  ankaux bona solvo estas, ke gxi restas disponebla en la maldekstra 
subfenestro post la unua sercxo

> La sercxo distingas grandajn kaj malgrandajn literojn.
> Cxu mi elprovu, cxu eblas egaligi A kaj a, eble ankaux Sx kaj sx?

laux mi, jes.  gxi prefere funkciu tiurilate same kiel la suba gugla 
sercxo.  eventuale faketo povus proponi distingon de uskleco?

mi ankaux heziras, cxu ne estus bone "vesti" "%" kiel "*".  eble la 
steleto estas pli konata jxokero por uzantoj?

la du titoloj "sercxo en revo" kaj "per google" ne estas plej klaraj. 
  por uzantoj ili estu "sercxi kapvorton" kaj "sercxi plentekste" aux 
iel simile.  (mi ne scias, kiagrade ni devas meti la simbolon de guglo 
apud gxia sercxilo.  kompreneble guglo instruas, kiel uzi gxian 
sercxilon kun simbolo, sed tiu servo estas senkosta, kaj nenio devigas 
nin reklami la firmaon.  oni cxiuokaze vidas la simbolon en la 
respondolisto.)

jxeromo


Rispondere a