Je Mittwoch, 14. März 2007 21:31 jv skribis:

> la du titoloj "sercxo en revo" kaj "per google" ne estas plej klaraj.
>   por uzantoj ili estu "sercxi kapvorton" kaj "sercxi plentekste" aux
> iel simile.  (mi ne scias, kiagrade ni devas meti la simbolon de guglo
> apud gxia sercxilo.  kompreneble guglo instruas, kiel uzi gxian
> sercxilon kun simbolo, sed tiu servo estas senkosta, kaj nenio devigas
> nin reklami la firmaon.  oni cxiuokaze vidas la simbolon en la
> respondolisto.)

Sed ja temas pri serĉo el interna vidpunkto unuflanke kaj el ekstera vidpunkto
aliflanke. Uzanto mirus, se li klakas sur "plenteksta serĉo" kaj ricevas paĝon
kun Google-simboloj. Do laŭ mi estas pli bone averti jam antaŭe, ke temas pri 
io ekstera.

Private mi opinias, ke ni tute forigu la Google-serĉon el la titolpaĝo kaj
ŝovu al iu paĝo kun "alternativaj serĉmetodoj".

-- 
Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>

Rispondere a