Je 4/21/07, József : [...]
>> Estas tamen strange, ke cxi tiun sencon mi ne trovas en aliaj >> auxtoritataj vortaroj. > Tamen vi trovas la sintagmojn "canon of the saints", канон святых", > "canone dei santi", "canon des saints", "Kanon der Heiligen", "canon de los > santos" > ktp. Tio atestas, ke tiu senco ekzistas en la plej gravaj europaj > lingvoj. Almenaux la ruslingva kombino havas alian sencon. La ruslingva "kanono de la sanktuloj" estas kantopeco honore al la sanktuloj -- la muzika senco registrita ankaux en la PIV-oj. Simile ekzistas la liturgiaj terminoj "kanono de la apostoloj", "kanono de la infanoj" , "kanono de la martiroj", "kanono de la prapatroj" ktp ktp. Tiel ni venas al efektiva miskomprteno de la termino "kanono de la sanktuloj" kiu signifas evidente malsamajn aferojn en diversaj eklezioj. > Per tio mi ne volas diri, mi ne pli volonte uzus "listo de sanktuloj", > "deklari iun sanktulo", kiel Renato proponis. > > > Cetere de kie estus "canonize"? >> La sencoj de la vorto "canon" estas tiom kaprice malsamaj >> (kaj senrilataj kun la greka etimo), ke oni apenaux rajtas >> atendi ian logikon. > La greka etimo 'kanón' signifas kanon, bastonon uzatan ankau por mezuri > longon. > El tio originas la ghenerala senco: mezuro, normo, regulo, legho, preskribo. > Kaj tiu signifokampo klarigas la ceterajn sencojn religiajn, jurajn, artajn > de > "kanono". Tio klarigas la devenon historie -- sed tio ne helpas formi koheran tuton. Interalie, la registro de la sanktuloj, almenaux en la 12a jc, estis nomata "catalogus" en la Roma eklezio (laux ruslingva enciklopedio). Estas stranga ke havante la vorton "katalogo", kiu greklingve signifas precize "listo"n, oni ial preferis misuzi la alisencan vorton "kanono". Krome, la verbo "kanonizw" ekzistis jam en la greka kun la senco "legxigi, akcepti regulon aux legxon" -- kaj en tiu formo rutine aplikigxis al konciliaj decidoj. Konsidere ke gxis la fino de la 12a jc ankaux la Roma eklezio sekvis la tradician procedon gxis nun praktitakan de la rusa ortodoksa eklezio (nome -- proklami la sanktulojn en koncilio), tial sxajnas suficxe versimila, ke la termino venis el la koncilia praktiko, kiun la Roma eklezio poste forlasis. [...] > > Estus interese trovi ateston ke tia registro efektive > > ekzistas (cxu gxi estas publikigita?). > Chu gravas por la problemo? Se oni asertas ion en difino, cxu gravas ke la informo estas vera? Krome, laux tia perkanona difino oni devus konkludi, ke nur la Roma eklezio kaj nur post la 12a jc havas sanktulojn -- kio estas evidenta misinformo. [...] > Fakte ekzistas la formoj "kanonigi", "kanonizi", "enkanonigi". La formulo de > Camacho solvus chi tiujn dilemojn. Kiu formulo? Kiu Camacho? -- Sergio
