> surprize ecx "esperanta bildvortaro" ne montras gxin en la pagxoj pri > mangxotablo. imitante la francan terminon mi dirus "pladosubajxo", > kaj la granda vortaro franca esperanta simile proponas "subplado" -- > ne plene klaraj vortoj, sed pli bonajn mi momente ne imagas...
Miaopinie, la uzo de "sub-" en substantivoj kiel "subtegmento" kaj la proponita "subplado" gxenas; laux la ordinaraj reguloj de vortfarado, subtegmento devus esti ia tegmento. Vortoj kiel "suboficiro" kaj "subjupo" ne gxenas; suboficiro estas kvazaux oficiro, cxar li rajtas komandi aliajn soldatojn, kaj subjupo estas ia jupo (aux almenaux tre jupsimila). Subtegmento, aliflanke, estas subtegmenta cxambro. "Subpladajxo" aux "plad(o)subajxo" laux mi estas pli bona, kvankam ili ankaux ne kaptas la signifon ke la plej grava funkcio de "trivet" estas protekti el varmo. (Sed efektive la angla vorto "trivet" ankaux ne faras tion; cxar gxia etimologio sxajne signifas ion je tri kruroj.)
