Je Merkredo 02 Majo 2007 00:51, Teodoro SANKARO skribis: > > surprize ecx "esperanta bildvortaro" ne montras gxin en la pagxoj pri > > mangxotablo. imitante la francan terminon mi dirus "pladosubajxo", > > kaj la granda vortaro franca esperanta simile proponas "subplado" -- > > ne plene klaraj vortoj, sed pli bonajn mi momente ne imagas... > > Miaopinie, la uzo de "sub-" en substantivoj kiel "subtegmento" kaj la > proponita "subplado" gxenas; laux la ordinaraj reguloj de vortfarado, > subtegmento devus esti ia tegmento. Vortoj kiel "suboficiro" kaj "subjupo" > ne gxenas; suboficiro estas kvazaux oficiro, cxar li rajtas komandi aliajn > soldatojn, kaj subjupo estas ia jupo (aux almenaux tre jupsimila). > Subtegmento, aliflanke, estas subtegmenta cxambro.
- La ghusta vorto estas subtegmentejo. Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj, Linukso - Esperanto de la komputiloj. -vl
