Kvar aferoj:

1.
Mi jhus malkovris, ke "naskejo" ankorau ne trovighas en REVO - cetere ankau ne
en la PIV-oj.
Ghia difino: Institucio (kaj ties loko) destinita al akcepto de naskontinoj,
al prizorgado de la nasko kaj al la unuaj prizorgoj de la novnaskito kaj de
la naskintino (plej ofte kadre de malsanulejo).

Sed ja ekzistas "akushejo".

2.
La difinoj de "naski" kaj "akushi" zorge evitas uzi la alian vorton, tamen la
difino de "akushi" devas esti almenau unu el la difinoj de "naski". En tiu
difino ili estas strikte sinonimaj (kun eble malsama aspekto: dum la nocio
de 'akushi' ghenerale enhavas nur la aganton - do la naskantinon -, tiu
de 'naski' enhavas la aganton kaj la objekton de la ago).

3.
La unua parto de la REV-a difino de "naskighi" estas erara: "Esti naskita,
veni en la vivon, aperi en la mondon..." - devas esti: "Esti naskata...",
char kiam iu estas naskita, li jam ne "venas" en la vivon au "aperas" en la
mondo, sed li jam venis kaj aperis.
Cetere jhusa kontrole en PIV montras ke ech tiu (intertempe iom malpli)
itismema vortaro uzas "naskata".

4.
"aperi en la mondon" devas esti "aperi en la mondo", sen -n, char lau mi la
senco de aper- ne povas enteni direkton de movo. Io aperas ie, neniam ien
(malsame ol "veni").

Vilhelmo Lutermano.
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a